Distrikto Svetlogorsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Svetlogorsk
municipa distrikto
FlagoBlazono
municipa distrikto [+]

LandoRusio

ĈefurboSvetlogorsk
- koordinatoj55° N, 20° O (mapo)54.9333333320.15Koordinatoj: 55° N, 20° O (mapo)
Areo33,16 km² (3 316 ha) [+]

Loĝantaro17 840 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco538 loĝ./km² [+] [+]

Distrikto Svetlogorsk (Tero)
Distrikto Svetlogorsk (Tero)
situo de la distrikto en la Kaliningrada provinco

Distrikto Svetlogorsk (Kaliningrada provinco)
Distrikto Svetlogorsk (Kaliningrada provinco)
DEC
Distrikto Svetlogorsk
Distrikto Svetlogorsk

Map
Distrikto Svetlogorsk

Vikimedia Komunejo:  Svetlogorsky District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La distrikto Svetlogorsk (ruse Светлогорский район, latinliterigite Svetlogorskij rajon) estas municipa distrikto de la Kaliningrada provinco en la Rusia Federacio - laŭ la administra reformo de 2008 unu el dek sep municipaj distriktoj kaj sep urbaj distriktoj de la provinco. Laŭ la stato de tiu administra reformo la distrikto kovras areon de 33 kvadrataj kilometroj. En 2010 ĝi havis 14 873 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 456 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Svetlogorsk, cirile Светлогорск, ĝis la jaro 1945 germane nomita Rauschen.

La distrikto situas en la nordo de la historie germanlingva regiono Samland, en Esperanto Sambio, borde de la Balta Maro, kaj en sia nuna formo kreiĝis per leĝo de la 25-a de oktobro 2007. Fakte ĝi konsistas el du partoj, ligitaj nur per malvasta marborda strio, kaj preskaŭ dividitaj per parto de la distrikto Zelenogradsk. La orienta parto norde limas je la Balta Maro, oriente je la urba distrikto Pionerskij kaj sude je la distrikto Zelenogradsk, dum la okcidenta parto situas inter la Balta Maro en okcidento kaj la distrikto Zelenogradsk en oriento, krome havanta malgrandan limon je la pli suda urba distrikto Jantarnij.