Distrikto Szentendre
La Distrikto Szentendre [sentendre] (hungare Szentendrei járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest. Ĝi situas laŭ Danubo en Pilis kaj Montaro Visegrád, krome en Szentendre-insulo en la norda parto de la departemento (en la norda parto de Hungariio).
La distrikta ĉefurbo estas Szentendre, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 3 aliaf urboj kaj grandvilaĝo, la ceteraj 8 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 326,58 km², kie loĝas 77 720 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri fremdultrafiko, agrikulturoj kaj bredadoj, krome multaj laboras en Budapeŝto.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu distrikto funkciis ekde 1940, pli frue en tiu loko komence „Distrikto Pilis”, baldaŭe +Distrikto Pomáz” funkciis. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Szentendre, kiu administras ankaŭ vilaĝon Pilisszentlászló
- aliaj urboj:
- Budakalász
- Pomáz (iama distrikta ĉefurbo)
- Visegrád
- grandvilaĝo: Leányfalu
- vilaĝoj:
- Csobánka
- Dunabogdány
- Pilisszentkereszt
- Pócsmegyer
- Szigetmonostor
- Tahitótfalu, kiu administras ankaŭ vilaĝon Kisoroszi
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio