Distrikto Timiș
(Alidirektita el Distrikto Timiş)
Distrikto Timiș | |
---|---|
![]() | |
Ĉefurbo | Timișoara |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | TM |
Telefono | +40×56... |
Areo |
8.697 km² (1-a rango) |
Loĝantaro | 684.506 (8-a rango) |
Loĝdenso | 79/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Timiș [timiŝ] estas distrikto (rumane județ) en la okcidenta Rumanio, ĉe la landlimo kun Serbio kaj Hungario, en la historia regiono Banato. En Timiș situas la plej okcidenta punkto en la lando: 20° 15’ 44" E. Laŭ areo Timiș estas la plej granda distrikto de la lando. Ĝis 1919 ĝi apertenis al Hungario, grandparte al Temes vármegye.
Najbaroj: oriente: distrikto Hunedoara; sud-oriente: distrikto Caraș-Severin; sud-okcidente: Serbio; nord-okcidente: Hungario; norde: distrikto Arad.