Distrikto Valmiera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Valmiera
(Valmieras novads)
Distrikto
Valmieras teātris.jpg
Valmiera teatro
Valmieras novada ģerbonis.svg
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Vidzeme
Ŝoseo E264/A3 Inčukalns-Valka-Estonio
 - Ŝoseo P20 Valmiera-Drabeši
 - Ŝoseo P17 Valmiera-Rūjiena
 - Ŝoseo P18 Valmiera-Smiltene
Urboj Valmiera, Rūjiena, Seda, Mazsalaca, Strenči
Riveroj
Ĉefurbo Valmiera
Areo 2 948 km² (294 800 ha)
Loĝantaro 51 370 (2021[1])
Denseco 17,43 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-113
Valmieras novads 2021.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Valmiera Municipality
Retpaĝo: valmierasnovads.lv

Distrikto Valmiera (latve Valmieras novads) estas distrikto en norda Latvio. La distrikto estis kreita en 2021, konstruita surbaze de distrikto Valmiera (latve Valmieras rajons), kiu ekzistis ĝis 2009, aldonante kelkajn teritoriojn de najbaraj distriktoj. La distrikto kunigas kelkajn ekzistantaj en 2009-2021 komunumoj: (latve Valmiera, Beverīnas novads, Burtnieku novads, Kocēnu novads, Mazsalacas novads, Naukšēnu novads, Rūjienas novads, Strenču novads). La centro de la distrikto situas en Valmiera.

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas norde Estonia distriktoj Valga, Viljandi kaj Pärnu, oriente distrikto Valka, sude distrikto Smiltene kaj distrikto Cēsis, kaj okcidente distrikto Limbaži.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antikvaj tempoj, la regiono estis loĝita de miksaĵo de baltaj kaj finn-ugraj triboj, en la 10-a jarcento ili estis plejparte latgaloj kaj livonoj. Komence de la 13-a jarcento, la plej granda parto de la teritorio de la distrikto estis subigita al latgala ŝtato Tālava, la norda parto apartenis al la estona lando Sakala, la okcidenta al la livona ŝtato Metsepole.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Livonia Ordeno, malgrandan parton sudokcidente ricevis la Arkidiocezo de Rigo.[2]

Kiel rezulto de la Livonia Milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando en 1566. Post longa milito, en 1629 Svedio konkeris regiono.

Post la Granda Nordia Milito en 1721, la regiono venis sub la kontrolo de la Rusia Imperio kaj apartenis al la provinco Vidzeme (Livonio). En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto havas varian terenon kaj partoj de ĝi apartenas al malsamaj fiziografiaj distriktoj. La centra parto estas okupita de Norda Vidzeme malaltebenaĵo. La montetaj altebenaĵoj estas en la nordo kaj sudokcidento (monteto Zilaiskalns 127 m).

Geologie, plejparte en la distrikto estas dominita per la sedimentoj de la mezdevonio. Mineraloj: argilo (Planči, Burtnieki) sablo kaj gruzo (Bāle-Bērziņi, Ķoņi, Unguriņi, Oliņas), torfo (marĉoj Sedas, Sapatas, Lielais, Rūjas).[3][4] Arbaroj kovras proksimume 40% de la distrikta areo, marĉoj proksimume 10%.[2]

Averaĝa temperaturo estas -6°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-750 mm jare.[4]

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas ĉe la limo de la basenoj Gauja kaj Salaca. Gravaj riveroj:

  • Gauja baseno - Gauja, Abuls, Strenčupīte, Lisa, Nigra, Vija.
  • Salaca baseno - Salaca, Seda, Rūja, Briede, Ramata, Iģe.

Lagoj[redakti | redakti fonton]

La pli grandaj lagoj estas Burtnieks (40 km²), Ramatas Lielezers (1,6 km²), Vaidavas ezers (0,9 km²).[3]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2022 en la distrikto vivis 50 799 personoj sur areo de 2 947,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km².

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[5][6]
1. Valmiera Urbo 24 750
2. Rūjiena Urbo 2799
3. Valmiermuiža Vilaĝo Valmieras 2392
4. Seda Urbo 1207
5. Mazsalaca Urbo 1165
6. Strenči Urbo 1062
7. Kocēni Vilaĝo Kocēnu 949
8. Zilaiskalns Vilaĝo Zilākalna 742
9. Naukšēni Vilaĝo Naukšēnu 651
10. Rencēni Vilaĝo Rencēnu 493
11. Matīši Vilaĝo Matīšu 442
12. Mūrmuiža Vilaĝo Kauguru 440

Administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Urboj (pilsēta), ŝtata urbo (valstspilsēta)[redakti | redakti fonton]

Valmieras valstspilsēta, Mazsalacas pilsēta, Rūjienas pilsēta, Sedas pilsēta, Strenču pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)[redakti | redakti fonton]

Bērzaines pagasts, Brenguļu pagasts, Burtnieku pagasts, Dikļu pagasts, Ēveles pagasts, Ipiķu pagasts, Jeru pagasts, Jērcēnu pagasts, Kauguru pagasts, Kocēnu pagasts, Ķoņu pagasts, Lodes pagasts, Matīšu pagasts, Mazsalacas pagasts, Naukšēnu pagasts, Plāņu pagasts, Ramatas pagasts, Rencēnu pagasts, Sēļu pagasts, Skaņkalnes pagasts, Trikātas pagasts, Vaidavas pagasts, Valmieras pagasts, Vecates pagasts, Vilpulkas pagasts un Zilākalna pagasts.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 10-1, p. 249.
  3. 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 614.
  4. 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  5. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  6. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Distrikto Valmiera en Vikimedia Komunejo