Riviera-Pays-d'Enhaut (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Vevey)
Distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut
Blazono de Vevey, ĉefloko de la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut
Vevey vidita de Lavaux
Mapo de la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut
Distriktoj de Kantono Vaŭdo
Kantono Vaŭdo
Ĉefloko Vevey
Koordinatoj  46° 27′ N 6° 50′ O / 46.450 °N, 6.833 °O / 46.450; 6.833 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ N 6° 50′ O / 46.450 °N, 6.833 °O / 46.450; 6.833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 80831 (2012-12-31)
Areo 282,88 km²
Loĝantardenseco 285,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2230
vdr


La distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut estas administra unuo de Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 80831 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas Vevey.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut konsistas el la regiono de la nordorienta bordo de la Lago Lemano kaj la komunumoj de la iama Distrikto Pays-d'Enhaut en la Vaŭdaj Alpoj.

Komunumoj de la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut[redakti | redakti fonton]

La distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut konsistas (stato en 2013) el 13 komunumoj, el kiuj la Montreux estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2012-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Blonay Blonay 5985 16.03 5881
Chardonne Chardonne 2755 10.30 5882
Château-d'Œx Château-d'Œx 3285 113.76 5841
Corseaux Corseaux 2145 1.06 5883
Corsier-sur-Vevey Corsier-sur-Vevey 3305 6.74 5884
Jongny Jongny 1466 2.16 5885
Montreux Montreux 25187 33.40 5886
Rossinière Rossinière 549 23.34 5842
Rougemont Rougemont 913 48.56 5843
Saint-Légier-La Chiésaz Saint-Légier-La Chiésaz 5039 15.12 5888
La Tour-de-Peilz La Tour-de-Peilz 10815 3.29 5889
Vevey Vevey 18555 2.39 5890
Veytaŭ Veytaux 832 6.73 5891
Totale 23 80831 282,88 2230

Historio[redakti | redakti fonton]

La nova Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la leĝo de la 30-a de majo 2006 pri la teritoria subdivido de Kantono Vaŭdo el la malnovaj distriktoj Vevey kaj Pays-d'Enhaut.

La iama Distrikto Pays-d'Enhaut malakceptis 2006 la aliĝon al la Distrikto Aigle, pro kio ĝi kadre de la administra reformo estis kunigita kun la malnova Distrikto Vevey. Dum la berna regado de 1475 ĝis 1798 la Pays-d'Enthaut apartenis al la berna Distrikto Sarino.[1]

La iama Distrikto Vevey dum la berna regado de 1536 ĝis 1734 nomiĝis Voktejo Chillon. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi estis distrikto de Kantono Lemano, poste ĝi estis integrita al la nove fondita Kantono Vaŭdo.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]