Distrikto Viana do Castelo
Etoso
Distrikto Viana do Castelo | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Portugalio [+] | |||
Lando | Portugalio | ||
Ĉefurbo | Viana do Castelo | ||
- koordinatoj | 42° N, 9° U (mapo)41.695-8.83Koordinatoj: 42° N, 9° U (mapo) [+] | ||
Loĝantaro | 84 636 [+] (2018) | ||
ISO 3166-2 | PT-16 | ||
Distrikto Viana do Castelo | |||
Vikimedia Komunejo: Viana do Castelo (district) [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La distrikto Viana do Castelo (portugale distrito de Viana do Castelo) estas distrikto de Portugalio. Sur areo de 2 255 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2022 vivis 232 220 loĝantoj. Administra centro estas la samnoma urbo Viana do Castelo.
La distrikto limas norde kaj oriente kun Hispanio (Galegio), sude kun la Distrikto Braga kaj okcidente kun Atlantiko. Ĝi estas la plej norda el la distriktoj en la lando kaj estas ankaŭ unu el nur du distriktoj kiuj limas kun nur unu alia distrikto, kune kun Distrikto Faro, kiu estas la plej suda.
Ĝi estas la 18a distrikto plej granda kaj 13a distrikto plej loĝata. Ĝi dividiĝas en 10 municipoj kaj en 208 fregezioj.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]La distrikton konsistigas la sekvaj 10 municipoj:
- Arcos de Valdevez
- Caminha
- Melgaço
- Monção
- Paredes de Coura
- Ponte da Barca
- Ponte de Lima
- Valença
- Viana do Castelo
- Vila Nova de Cerveira
Geografiaj elementoj
[redakti | redakti fonton]- Nacia Parko Peneda-Gerês
- Rivero Minjo
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Casa da Capela das Malheiras de Viana do Castelo.
-
Placo de la Respubliko de Viana do Castelo.
-
Arcos de Valdevez.
-
Horloĝturo de Caminha.
-
Megalita Nekropolo de Planalto de Castro Laboreiro, Melgaço.
-
Turo de Lapela en Monção.
-
Romanikaj elementoj de la preĝejo de São Pedro de Rubiães en Paredes de Coura.
-
Kastelo de Lindoso en Ponte da Barca.
-
Murego de la fortikaĵo de Valença.
-
Vila Nova de Cerveira.
Panoramo
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Distrito de Viana do Castelo en la portugala Vikipedio.
|