Distrikto Vogelsberg
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia lando: | Hesio |
| Distriktaro: | distriktaro Gießen |
| Administra urbo: | Lauterbach |
| Areo: | 1 458 km² |
| Loĝantoj: | 101 163 (fine de decembro 2024) |
| Loĝdenso: | 74 |
| Aŭtokodo: | VB |
| Municipokodo: | 06535 |
| Komunumoj: | 19 |
| Adreso de la distrikta administrejo: |
Goldhelg 20 36341 Lauterbach |
| Retejo: | www.vogelsbergkreis.de |
| Retpoŝto: | info@vogelsbergkreis.de |
| situo de la distrikto en Hesio | |
La distrikto Vogelsberg [Foglsberk] situas en la distriktaro Gießen de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Lauterbach (13 047 loĝantoj fine de 2024), tamen iom pli grandas la urbo Alsfeld (15 307 loĝantoj fine de decembro 2024). La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi havas sian nomon de la eksa vulkano Vogelsberg, "Birda Monto", el kiu oni prenas bazalton. Fine de decembro 2024 la distrikto sume havis 101 163 loĝantojn.
Najbaras la hesiaj distriktoj Schwalm-Eder norde, Hersfeld-Rotenburg nordoriente, Fulda oriente, Main-Kinzig kaj Wetterau sude, Gießen okcidente kaj Marburg-Biedenkopf nordokcidente.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
[redakti | redakti fonton](inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2024)
|
|
Partneraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun
la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||