Distrikto Wartburg
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Turingio |
administra sidejo: | Bad Salzungen |
areo: | 1304 km² |
enloĝantoj: | 136678 (fine de decembro 2006) |
aŭtokodo: | WAK |
La distrikto Wartburg - germane Wartburgkreis [prononco "Vartburkkrajs"] - situas en la pleja okcidento de la germana federacia lando Turingio, lime al la najbara federacia lando Hesio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bad Salzungen. La distrikto nomiĝas laŭ la mezepoka fortikaĵo Wartburg, kie komence de la 16-a jarcento plurjare estis kaŝita la kristana reformisto Martin Luther.
Najbaras la distriktoj Unstrut-Hainich norde, Gotha oriente, Schmalkalden-Meiningen sudoriente, Fulda sude kaj sudokcidente kaj Hersfeld-Rotenburg plus Werra-Meißner (la lastaj tri en Hesio) okcidente. La eksterdistrikta urbo Eisenach en la nordo kiel fingro de okcidento "enŝoviĝas" en la distriktan teritorion.
La sudokcidento de la distrikto apartenas al la mezalta montaro Rhön, kies pli granda parto pli okcidente troviĝas en la najbara federacia lando Hesio. La rivero Werra trafluas la teritorion, kaj la pleja nordo estas parto de la "nacia parko Hainrich". La mezepoka fortikaĵo Wartburg, laŭ kiu baptiĝis la distrikto kaj kiu apartenas al la teritorio de la urbo Eisenach, ekde la administra sendependiĝo de tiu urbo ne plu apartenas al la distrikta teritorio.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|