Wasseramt (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Wasseramt)
Distrikto Wasseramt
Blazono de la Distrikto Wasseramt
Paperfabriko Biberist

Alfluejo de Emme al Aro inter Zuchwil (maldekstre) kaj Luterbach (dekstre)
Situa mapo de la Distrikto Wasseramt
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Kriegstetten
Geografia situo CH1903: 610972 / 223977 (mapo)47.1666666666677.5833333333333Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 35′ O; CH1903: 610972 / 223977 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 48109  (2007-12-31)
Areo 76,62 km²
Loĝantardenseco 627,89 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1106
vdr


Wasseramt estas distrikto de Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi formas kune kun la Distrikto Bucheggberg la oficdistrikton Bucheggberg-Wasseramt.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2007 la distrikto nombris 48109 lonĝantojn kaj konsistis el 21 komunumoj. Ĝia areo mezuras 76.62 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La disktrikto situas sude de la rivero Aro en la Svisa Mezlando en la sudo de de la Kantono Soloturno sur la flosebenaĵo de la suba parto de la rivero Emme. En oriento la distrikton kvazaŭ paralele al Emme trafluas la rivereto Oesch. Inter Oesch kaj Emme etendiĝas ampleska kanalsistemo.

Trafiko kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

La tuta regiono estas forte industriigita kaj la sidejo de pluraj gravaj entreprenoj. Ĝin trapasas la naciaj aŭtoŝoseoj A1 kaj A1, la grava trajnlinio de Zuriko tra Olten, Soloturno, Bielo, Neŭŝatelo kaj Yverdon al Laŭzano kaj diversaj regionaj trajnlinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto estis fondita en la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko. Ĝi estis nomita origine laŭ sia ĉefloko Kriegstetten distrikto Kriegstetten. Ĉar tiu-ĉi nomo neniam estis akceptita en la ĝenerala lingvouzo ĝi estis en la jaro 1981 oficiale anstataŭigita per la ĝis tiam duonoficiala popola nomo Distrikto Wasseramt, kio signifas en Esperanto Akvodistrikto. La nomo alludas al la du gravaj riveroj Aro kaj Emme kaj multnombraj riveretoj, kiuj unuflanke estis la fonto de la riĉeco de la regiono, liverante energion por la fabrikoj, sed aliflanke pro multaj inundoj ankaŭ regule kaŭzis problemojn.

Per la nova administra ordo la distriktoj Wasseramt kaj Bucheggberg estis kunigitaj ek de la 1-a de januaro 2005 al la oficdistrikto Bucheggberg-Wasseramt. La tradiciaj distriktoj restis kiel statistikaj subunuoj, la administraj funkcioj (unua intstanca tribunalo, elektodistrikto ktp.) tamen estas centrigitaj en la nova oficdistrikto.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Wasseramt konsistas akutale el 20 politikaj loĝantar-komunumoj. Ili estas:

Blazono Nomo Loĝantaro
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Aeschi SO Aeschi 1177 5.42 2511
Biberist Biberist 7949 12.24 2513
Bolken Bolken 545 2.13 2514
Deitingen Deitingen 2125 7.63 2516
Derendingen Derendingen 6022 5.62 2517
Etziken Etziken 786 3.38 2518
Gerlafingen Gerlafingen 4870 1.91 2519
Halten Halten 830 1.85 2520
Drei Höfe Drei Höfe 726 4.51 2535
Horriwil Horriwil 829 2.60 2523
Hüniken Hüniken 92 1.01 2524
Kriegstetten Kriegstetten 1217 1.13 2525
Lohn-Ammannsegg Lohn-Ammannsegg 2550 4.46 2526
Luterbach Luterbach 3201 4.54 2527
Obergerlafingen Obergerlafingen 1108 1.52 2528
Oekingen Oekingen 709 2.45 2529
Recherswil Recherswil 1712 3.33 2530
Subingen Subingen 2893 6.22 2532
Zuchwil Zuchwil 8764 4.67 2534
Totale (20) 48'109 76.62 1106

Iamaj komunumoj de la Distrikto Wasseramt[redakti | redakti fonton]

Blazono Nomo Loĝantaro
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Steinhof Steinhof
(la 1-an de januaro 2012
integrita al Aeschi
)
147 1.63 2531
Heinrichswil-Winistorf Heinrichswil-Winistorf
(la 1-an de januaro 2013
integrita al Drei Höfe
)
556 3.10 2521
Hersiwil Hersiwil
(la 1-an de januaro 2013
integrita al Drei Höfe
)
178 1.41 2522

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]