Ditriĥo de Altena-Isenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ditriĥo de Altena-Isenberg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1215 (1215-01-01)
Morto 1-an de januaro 1301 (1301-01-01) (86-jara)
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Patro Frederiko de Isenberg [#]
Idoj Johann of Isenberg-Limburg • Eberhardo la 1-a de Limburg-Styrum [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Grafo Ditriĥo de Altena-Isenberg (naskiĝinta proksimume 1215; mortinta en 1301, laŭ aliaj indikoj proksimume 1299), estis filo kaj heredanto de Grafo Frederiko de Isenberg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis de la grafoj de Isenberg. Jam antaŭ la ekzekuto de sia patro la 14-an de novembro 1226 pro „murdo“ de Ĉefepiskopo Engelberto de Berg, kiu supozeble estis mortigo post la fiaskinta provo de arestado, la prakastelo Isenburg ĉe Hattingen estis malkonstruata kaj la ampleksa familia posedaĵo estis rekviziciata de la princepiskopoj de Kolonjo kaj la grafoj de Mark lige parencaj kun Dinastio Isenberg.

Graf Ditriĥo alkreskis je la kortego de sia onklo, Duko Henriko la 4-a de Limburgo, kiu ankaŭ estis Grafo de Berg. Tien en 1225 lia patrino Zofia, la fratino de Duko Henriko, estis rifuĝinta kun la gefratoj. Grafino Zofia mortis jam en 1226 kun la plej juna infano.

Ekde 1232 ekzistas skribaj fontoj, laŭ kiuj la ĉefepiskopo de Kolonjo plendis antaŭ la papo pri tio, ke li estas ĝenata de la parencoj kaj idoj de Grafo Frederiko la 2-a de Altena-Isenberg. Pli detalaj indikoj pri speco kaj amplekso de ĉi tiuj okazintaĵoj ne estas elpreneblaj el la fontoj.

Proksimume 1240 okazis inter la grafoj de Mark unuaflanke kaj Grafo Ditriĥo de Isenberg aliaflanke militaj konfliktoj pri la heredaĵo de Grafo Frederiko de Isenberg, la Isenbergaj Tumultoj. Ditriĥo estis subtenata je sia intenco kaj je la politika realigo de siaj heredopretendoj de sia onklo Henriko la 4-a de Limburgo. Ditriĥo pretendis la tutan teritorion, la ceteran posedaĵon kaj la privilegiojn de sia patro.

Antaŭ 1242 Ditriĥo aperis kun forta trupo en la regiono de la malsupra Lenne kaj starigis fortikan militbazon. Ofte oni supozas, ke li komence uzis remparfortikaĵon tiam eble jam ekzistan, kiu nuntempe estas konata kiel Sep Fosaĵoj. En ties protekto li konstruigis la ŝtonan Limburgon, kiu pluekzistas kiel Kastelo Hohenlimburg ĉe Hagen. La kastelesploro nun tezas, ke la aktuala starloko de Fortikaĵo Limburgo estis identa kun la loko de ĝia fondado en la 13-a jarcento.

La 13-an de julio 1242 Ditriĥo transdonis la fortikaĵon al sia onklo kaj rericevis ĝin de li kiel berga feŭdo. La 1-an de majo 1243 sekvis la packontrakto inter Graf Ditriĥo kaj Grafo Adolfo la 1-a de Mark. Pretertempe Ditriĥo estis ankaŭ mastro de la Nova Isenburg konstruita en 1241 je Essen, kiun li devis rezigni en 1248.

Graf Ditriĥo ricevis en 1243 la altan kaj kantonan juĝopovon por parto de la iama patra posedaĵo en la regiono de la malsupra Lenne. La juĝosuvereneco montriĝis kiel grava kondiĉo por la disvolvo de la teritorio de Graflando Limburg en la regiono inter Ruhr, Lenne kaj Volme, kiu situis meze en la Graflando Mark kaj oriente limiĝis kun Duklando Vestfalujo.

Je la Limburga Heredoorda Malpaco kaj la Batalo de Worringen, kiu en la jaro 1288 rezultis el tio, Ditriĥo staris ĉeflanke de la kolonja ĉefepiskopo Sigfrido de Westerburg. La venkinto de la batalo, Duko Johano la 1-a de Brabanto, poste impete konkeris Kastelon Hohenlimburg kaj devigis Ditriĥon kun lia familio al fuĝo al Styrum, kie li sur la ekzistanta bieno metis la fundamentŝtonon por Kastelo Styrum.

Graf Ditriĥo fondis la grafan dinastion Limburg, sin nomis tamen ĝis sia morto krome Grafo de Isenberg. Jam komence de la 14-a jarcento la grafa dinastio sin disfendis en la gentoliniojn Limburg (pli malnova linio) kaj Styrum. De la linio Limburg disbranĉiĝis meze de la dua duono de la 14-a jarcento la grafa dinastio Broich. Dum kiam Dinastio Styrum pluekzistas ĝis nun, la linioj Limburg kaj Broich formortis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Geedzeco kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Ditriĥo estis geedziĝinta kun Adelhejda de Sayn (mortinta en 1297), filino de Grafo Johano la 1-a de Sponheim-Starkenburg kaj Sayn. Iliaj gefiloj estis:

  • Henriko
  • Johano (naskiĝinta antaŭ 1246; mortinta antaŭ 1277)
    geedziĝinta kun Agneta de Wildenberg
  • Eberhardo (naskiĝinta en 1252; mortinta la 17-an de junio 1304)
    geedziĝinta prosk. 1289 kun Agneta je Limburgo (naskiĝinta en 1273 je Limburgo en Belgujo; mortinta en 1297), filino de Valramo la 5-a de Limburg
  • Elizabeta (naskiĝinta antaŭ 1253; mortinta en 1311)
    geedziĝinta kun Henriko de Wildenburg
  • Zofia (naskiĝinta antaŭ 1253)
    geedziĝinta kun Bertoldo la -a de Büren (naskiĝinta antaŭ 1284; mortinta post 1320)
  • Adelhejda (naskiĝinta antaŭ 1253; mortinta post 1266)
    geedziĝinta kun Alberto la 2-a de Hörde. (naskiĝinta antaŭ 1226; mortinta post 1266)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brunhilde Leenen (redaktinto): AufRuhr 1225! Ritter, Burgen und Intrigen. Das Mittelalter an Rhein und Ruhr. Katalogo pri la ekspozicio en la LWL-Muzeo por Arĥeologio (27-an de februaro ĝis 28-an de novembro 2010). von Zabern, Majenco 2010, ISBN 978-3-8053-4108-0.
  • Ralf Blank, Stephanie Marra, Gerhard E. Sollbach: Hagen. Geschichte der Großstadt und ihrer Region. Klartext, Essen 2008, ISBN 978-3-89861-893-9.
  • Stephanie Marra: Grafen von der Mark, Herzöge von Kleve-Mark und Jülich-Kleve (Hof). En: Werner Paravicini (eld.): Höfe und Residenzen im spätmittelalterlichen Reich. Volumo 1: Ein dynastisch-topographisches Handbuch. Partvolumo 1: Dynastien und Höfe (= Residenzenforschung. Vol. 15, 1). Thorbecke, Ostfildern 2003, ISBN 3-7995-4515-8, S. 160–166.
  • Stephanie Marra: Grafen von Isenberg-Limburg (Stammlinie Isenberg-Limburg, Nebenlinien Broich und Styrum). In: Höfe und Residenzen im spätmittelalterlichen Reich. Grafen und Herren, hg. von Werner Paravicini, Ostfildern: Thorbecke, 2012 (Residenzenforschung, vol. 15.IV, partvol. 1), pj. 698-704.
  • Harm Klueting: „Daß sie ein Abspliß von der Grafschaft Mark ist, daran ist kein Zweifel“. Die Grafschaft Limburg vom 13. bis zum 19. Jahrhundert. En: Jahrbuch des Vereins für Orts- und Heimatkunde in der Grafschaft Mark. Vol. 93, 1995, ISSN 0937-1621, pj. 63–126.
  • Jürgen Kloosterhuis: Mark, Grafen von der (Familienartikel). En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 16, Duncker & Humblot, Berlin 1990, ISBN 3-428-00197-4, S. 219–222 (Digitalisat).

eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]