Ditriĥo la 3-a de Isenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ditriĥo la 3-a de Isenberg
Persona informo
Naskiĝo 12-a jarcento
Morto 1226
Religio katolika eklezio vd
Familio
Patro Arnoldo de Altena vd
Patrino Mechtild zu Styrum vd
Gefratoj Frederiko de Isenberg vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Monastero
Dum de 1218 ĝis 1226
grafo de Isenburg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ditriĥo la 3-a de Isenberg (mortis en 1226) estis episkopo de Monastero de 1218 ĝis 1226 kaj grafo de Isenburg, el la gento de la grafoj de Altena en Vestfalio (Germanujo).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ditriĥo fariĝis en 1196 perate de sia onklo, ĉefepiskopo Adolfo de Kolonjo, preposto de Soest kaj postsekvis en 1216 la kuzon de sia patro, grafo Engelberto de Berg, post ties leviĝo sur la ĉefepiskopan postenon de Kolonjo sur la prepostopostenon de Soest.

Ja pro la influo de ĉefepiskopo Engelberto la 22-an de julio 1218 okazis la elekto de Ditriĥo al episkopo de Monastero. Lia nur mallonga regado restis por Monastero ne sen graveco. La episkopa povo en Frislando estis novfirmata, kaj en la princepiskopujo ekfloris la urboj: ekzemple Bocholt ricevis urbajn privilegiojn. Kun Bernardo de Lipo, episkopo de Selburg, li konsekris en 1222 la preĝejon de la lasta monaĥejo, kiun li mem estis fondinta. En 1225 li metis la unuan fundamentŝtonon por la konstruo de la Katedralo je Monastero, projekto, kiun estis komencinta episkopo Hermano la 2-a kaj kiu sub episkopo Oto estis haltinta.

La partopreno de Ditriĥo en la konspiro de vestfaliaj episkopoj kaj dinastianoj kontraŭ ĉefepiskopo Engelberto de Kolonjo, kies sekvo estis la murdo de la ĉefepiskopo fare de la pli aĝa frato de Ditriĥo, grafo Frederiko de Isenberg, la 7-an de novembro 1225, kaŭzis lian detronigon. Ditriĥo, same kiel lia pli juna frato Engelberto, elektita episkopo de Osnabrück, akuzita pro kunkulpo, postulis de la papa ambasadoro, kardinalo Konrado de Porto, ĵus restanta ĉe la malsupra Rejno, juĝan debaton de la akuzo kun la celo, purigi sin de ĉi tiu. La fratoj aperis je la kunveno, kiun tiucele la kardinalo estis vokinta por la 2-a de februaro 1226 al Lieĝo. Ili tamen post pli longaj tumultaj debatoj ne estis kapablaj forŝovi de si la kulpigojn. Sur episkopo Ditriĥo ŝajnis pezi la ĉefa kulpo pri la krimo; liaj subuloj estis en la realigo de la murdo aparte partoprenaj. La kardinalo aljuĝis kontraŭ la fratoj la suspendon kaj rekomendis ilin por plua juĝdebato al Romo. Tien iris la episkopoj, akompanate de sia frato Frederiko, la murdinto de Engelberto, sen ke tio povus plimildigi sian sorton: La verdikto de la papo estis elpostenigo. La morto de Ditriĥo okazis dum la revojaĝo de Romo en 1226, verŝajne la 18-an de julio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]