Divan-e Ŝams-e Tabrizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Divan-e Ŝams-e Tabrizi (perse دیوان شمس تبریزی Dīvān-e Ŝams-e Tabrīzī) aŭ Ŝams-gazalaro (perse غزلیات شمس) estas majstroverko de Rumi, lirika kolekto de gazaloj kaj aliaj versformoj. Li nomis ĝin tiel por honorigi sian amikon kaj instruiston Ŝams-e Tabrizi. La poemaro estas fama ankaŭ je aliaj nomoj kiel "La granda poemaro" (perse دیوانِ کبیر Dīvān-e Kabīr) kaj "Poemaro de Ŝams" (perse یوانِ شمس Dīvān-e Ŝams).