Divanija
Divanija | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 391 600 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 59′ N, 44° 55′ O (mapo)31.98916666666744.924722222222Koordinatoj: 31° 59′ N, 44° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 34 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Al Diwaniyah [+] | |||
Divanija, laŭ araba lingvo الديوانية estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Kadisija (Irako).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 34 m
- Loĝantaro: 650,927 (en 2012)
- Horzono: UTC+3
- Telefonkodo:
- Poŝtkodoj:
- 32° 00′ 00″ N 45° 00′ 00″ O / 32.00000 °N, 45.00000 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Divanija situas sur ebenaĵo en meza landparto de Irako laŭ bordo de Eŭfrato. Bagdado troviĝas 158, Faluĝa 186, Amara (urbo) 213, Ramadi 220, Basra 321, Sulajmanija 400, Mosulo 511 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Divanija estis fondita en 1854 en la Otomana Imperio. La turkaj impostistoj havis la unuajn domojn, poste la loko estis polica kaj armea centro. Ankaŭ nun la metropolo estas armea centro. En 2011 antaŭ la rezidejo de guberniestro de Kadisija estis eksplodigitaj du aŭtoj, farĉitaj per eksplodaĵoj. Pereis ĉ. 25 homoj, pli ol 30 estis vunditaj.[1] En la sama jaro la aŭtoritatoj anoncis, ke komuna tombejo estis trovita okcidente de la urbo kun 220 korpoj. La mortintoj verŝajne estas kurdoj, kiuj estis ekzekutitaj en 1987.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La areo ĉirkaŭ Divanija estas bone irigaciita de la proksima Eŭfrato, ofte estas konsiderita kiel unu el la plej fekundaj partoj de Irako. La industrio produktas diversajn gumojn. La loĝantoj estas preskaŭ senescepte ŝijaistoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En Divanija haltas la fervojo inter Bagdado-Basra. Ankaŭ ĉefvojoj kuras al pluraj direktoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Divanija estas seka dezerta. Jare pluvas 120 mm, inter junio-septembro ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo varias inter 18-31 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Divanija vidindaĵo estas la bazarejo, kie estas aĉeteblaj belegaj teksaĵoj. Por ornitologoj la metropolo kaj apudaĵo estas vizitenda pro diversaj specoj pri birdoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- mapo, distancoj[rompita ligilo] angle