Divao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Albani (1930-1847), "viktoria Divao", soprano kantisto kiu estis internacia stelo

Divao (en la itala: diva) estas esprimo uzita por priskribi talentan virinfiguron, famulon kaj eminentecon per dramecaj gestoj. La esprimo originas en la itala kaj ĝia laŭvorta signifo estas "diino".

La termino estis uzita por priskribi operajn kantistinoj, precipe sopranajn kantistojn kun esceptaj kapablecoj vokalaj kaj evoluis por iĝi pli ĝenerala titolo por eminentaj virinoj en la mondo de la spektaklo kaj distrado, teatro, kinejo kaj populara muziko. Se rilatas al aktorino por kiu la signifo de divao estas proksime rilata al tiu de primadono. Divao ankaŭ povas rilati al virino, precipe unu en spektaklobranĉo, kun reputacio por esti temperamenta aŭ postulema.

La maskla formo divo ekzistas en la itala kaj estas kutime rezervita por la plej elstaraj gvidaj tenoroj, kiel Enrico Caruso kaj Beniamino Gigli. La itala esprimo divismo priskribas la stel-kreadsistemon en la filmindustrio.

Ekstravaganca admiro por divaoj estas ofta elemento de kampa kulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]