Saltu al enhavo

Divorzio all'italiana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Divorzio all'italiana
filmo
Originala titolo Divorzio all'italiana
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 20 dec. 1961
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Leonida Barboni, Carlo Di Palma
Reĝisoro(j) Pietro Germi • Renzo Marignano
Produktisto(j) Franco Cristaldi
Scenaro Ennio de Concini • Pietro Germi • Alfredo Giannetti • Agenore Incrocci
Filmita en Katanio • Sicilio
Loko de rakonto Italio
Muziko de Carlo Rustichelli
Rolantoj Marcello Mastroianni • Daniela Rocca • Stefania Sandrelli • Leopoldo Trieste • Odoardo Spadaro • Lando Buzzanca • Saro Arcidiacono • Pietro Tordi • Renzo Marignano • Antonio Acqua • Daniela Igliozzi
Produktinta firmao Lux Film 
Vides Cinematografica
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro
IMDb
vdr

Italstila divorco (en itala: Divorzio All'Italiana) estas itala filmo de satira komedio de 1961 reĝisorita de Pietro Germi, verkita de Ennio De Concini, Pietro Germi, Alfredo Giannetti kaj Agenore Incrocci, en kiu aktoris Marcello Mastroianni, Daniela Rocca, Stefania Sandrelli, Lando Buzzanca kaj Leopoldo Trieste. Temas pri ĝenrisma filmo inspirita en la realo de la scilia socio de la 1960-aj jaroj, kion ĝi parodias kaj troigas.

Ĝi ricevis la Oskar-premion al la plej bona originala scenaro, kaj estis kandidata al tiu de plej bona ĉefa aktoro (Marcello Mastroianni) kaj al tiu de plej bona reĝisoro.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ferdinando "Fefè» Cefalù (Marcello Mastroianni), malriĉiĝinta sicilia nobelo, estas edzo de Rosalia (Daniela Rocca), ne bela kaj bigota virino. Li sekrete amas ŝian kuzinon Angela (Stefania Sandrelli), virino multe pli juna kaj altira kiun li vidas nur somere, ĉar ŝia familio sendas ŝin al urbo, kie ŝi studas en internulejo. Krom kun sia edzino, Ferdinando kunloĝas kun maljunaj gepatroj, fraŭla fratino kaj ŝia fianĉo, kiu posedas funebran entreprenon; la familio kunhavas duonruinan palacon kun onkloj, kiuj iom post iom ekkaptas la restaĵojn de la enorma riĉo de la barono. Oni memoru ke divorco estis en la epoko de la agado malpermesita en Italio (kiu aprobis la divorcon en 1970.

Ferdinando pasigas sian liberan tempon imagante formojn laŭ kiuj li povus senigi sin de sia edzino, kiel ekzemple ĵeti ŝin al bolanta kaldrono por igi ŝin sapo aŭ sendi ŝid al la kosmo pere de raketo. Post hazarda renkonto kun Angela dum familia vojaĝo, li malkovras, ke ŝi sentas simile. Tial li cerbumas planon inspirita en loka novaĵo pri virino kiu murdis sian edzon dum atako de ĵaluzo, por fari, ke lia edzino havu amaventuron kaj kapti ŝin dum la "delikto", murdi ŝin kaj ricevi mallargan kondamnon pro "pasia krimo", studante zorge la Punkodon de Italio. Ferdinando ekrealigas sian planon, serĉante viron kiu estu la «amanto» por sia edzino. Finfine li trovis la «kandidaton»: nome la baptofilo de la loka pastro, Carmelo Patanè (Leopoldo Trieste), kiu fakte estis iama pretendinto de Rosalia antaŭ jaroj, kaj kiu estis supozita mortinta en Afriko dum la Dua Mondmilito. La fina fazo de lia plano estas havi Carmelo hejme, kion li sukcesas atingi pro sia intereso restaŭri sian palacon.

La plano malfrue havigas rezultojn, ĉar Carmelo estas timida kaj Rosalia montras edzinan fidelecon. Ferdinando kontrolas la disvolvigon de sia plano registrante iliajn konversaciojn kaj evitante la enamiĝon de la hejmservistino por Carmelo. Dum siaj registroj, Ferdinando malkovras, ke Carmelo estas edziĝinta, havas tri filojn kaj estas entuziasma virinemulo. Sed la plano ekfunkciis pli bone ol atendite, ĉar Rosalía kaj Carmelo finfine falis en pasio, sed dum Ferdinando aŭskultas, la filmo elĉerpiĝas ĝuste en la momento en kiu la adoltoj organizas sian jenan renkonton; Ferdinando scias nur ke tiu renkonto okazos dum la sekva nokto.

Rosalia ŝajnigas teruran kapdoloron kaj restas hejme, dum la cetero de la familio iras al kinejo por vidi la premieron de skandala filmo. Ferdinando eliras kaŝe de la kinejo kaj revenas al la palaco kien ŝi alvenas akurate kaj vidas Rosalia fuĝi al la stacidomo; li persekutas ŝin, sed devas reveni hejmen por preni pafilon por mortigi la amantojn, kio rezultas en fuĝosukceso de la amantoj.

Dume, Angela estis skribante al Ferdinando por certigi sian senkondiĉan amon, sed unu el tiuj leteroj estas sendita erare al ŝia patro, don Gaetano, kiu mortas pro atako legante ĝin. Dum la funebro, la Srino. Patanè frontas Ferdinando por postuli lin ke li faru ion venĝe de la situacio, sed ŝi hontigas lin publike. La loka mafiulo proponas tujan lokalizon, kio fakte okazas; dum Ferdinando iras al la kaŝejo de la amantoj, trafas kun la Srino. Patanè, kiu informas al li, ke ŝi ĵus mortigis sian edzon, kio lasas Ferdinando en pli hontiga pozicio ol tiu kiun li jam havis. Sen alia eblo, Ferdinando sekvas la vojon de la Srino. Patanè kaj finfine li murdas sian edzinon. Dum la juĝo, Ferdinando estas defendita de la advokato, kiu kulpigas la patron de Ferdinando pro lian amomanko dum li edukis lin. Ferdinando ricevas kondamnon pli malgranda ol tri jaroj en prizono kaj finfine li revenas hejmen kie li trovas amantan Angela kiu atendas lin.

En la filma epilogo, Ferdinando kaj Angela geedziĝas kaj estas feliĉaj; dum ili kisas sin unu la alian li pensas, ke "la vivo startas je la 40 jaroj», dum la kamerao montras la piedojn de Angela, kio okazigas dubojn pri la feliĉo de la paro, ĉar ŝi estas kisante Ferdinando dum ŝi samtempe karesas per nuda piedo la kruron de la piloto de la ŝipo per kiu ili navigas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Marcello Mastroianni ... La barono Ferdinando Cefalù
  • Daniela Rocca ... Rosalia Cefalù
  • Stefania Sandrelli ... Angela
  • Leopoldo Trieste ... Carmelo Patanè
  • Odoardo Spadaro ... Don Gaetano Cefalù
  • Margherita Girelli ... Sisina
  • Angela Cardile ... Agnese Cefalù
  • Lando Buzzanca ... Rosario Mulè
  • Pietro Tordi ... Advokato De Marzi
  • Ugo Torrente ... Don Calogero
  • Antonio Acqua ... Pastro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]