Dixy Lee Ray
| Dixy Lee Ray | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Dixy Lee Ray | |||||
| Naskiĝo | 3-an de septembro 1914 en Tacoma | ||||
| Morto | 2-an de januaro 1994 (79-jaraĝa) en Fox Island | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | infekto | ||||
| Tombo | Fox Island Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Stanford - doktoro de filozofio (–1945) Mills College at Northeastern University (en) Stadium High School (en) | ||||
| Partio | Demokrata Partio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | marbiologo politikisto scienca esploristo | ||||
| Doktoreca konsilisto | Rolf Ling Bolin vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dixy Lee RAY (elp. DIKsi LI REJ; n. la 3-an de septembro 1914 en Takomo (Vaŝingtonio), Usono – m. la 2-an de januaro 1994 en Fox Island, Vaŝingtonio) estis la 17-a guberniestro de Vaŝingtonio (1977-1981). Ŝi estis profesia fakulino pri la biologio de la maro. Relative konservativa demokratino, ŝi estis la unua virino, kiu estris la registaron de Vaŝingtonio, do la unua Guberniestrino de Vaŝingtonio kaj nur la dua guberniestrino de iu ajn usona subŝtato kiu ne estis la edzino aŭ vidvino de antaŭa guberniestro (post Ella T. Grasso).
Ŝi nomiĝis ekde la naskiĝo Marguerite Ray, sed en 1930 ŝanĝis sian nomon al Dixy Lee Ray. Ŝi diplomiĝis ĉe mezlernejo Stadium High School en Takomo, studentiĝis kaj bakalaŭriĝis (kiel valedictorian, 1937) kaj magistriĝis (1938) ĉe Mills College en Oakland, kaj ricevis la doktoran gradon Ph.D. de Universitato Stanford en Palo Alto (1945).
Profesia kariero:
- Profesoro pri Marbiologio, Universitato de Vaŝingtonio, 1947-1972
- Direktoro, Pacifika Scienca Centro, Seatlo, 1963-1972
- Estro de la Usona Atomenergia Komisiono, 1973-1974 – la lasta estro de tiu instanco, kaj la unua ina
- unua usona Subministro de Eksteraj Rilatoj pri Oceanoj kaj Internacia Mediaj kaj Sciencaj Aferoj, 1975
- Vaŝingtoniestro, 1977-1981

