Dizzy Gillespie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dizzy Gillespie en 1955

John Birks GILLESPIE (konata kiel « Dizzy ») [didzi] (21-a de oktobro, 1917 en Cheraw, Suda Karolino, Usono9-a de januaro, 1993) estis pionira ĵaza trumpetisto, kantisto kaj orkestrestro. Dum intervujo en 1970 kun du ĵurnalistoj Phil Woods kaj Jean-Louis Ginibrede, kiun oni republikigis dum februaro 1993 okaze de lia forpaso en la n°423 de "Jazz Magazine", li respondis ke li fariĝis bahaano ĉirkaŭ 1967 kaj klarigis sian kredon.

Li profesie ludas ek de 1933. Dum 1942 li ludas en la orkestro de Earl Hines, kie li renkontas Charlie Parker (as), samtempe li renkontas Thelonious Monk(p), Kenny Clarke (dm). Kvarope, ili kreas novan stilon, la bopon, kaj dum 1945 ili endiskigas la famajn bebopajn verkojn. Dum 1946, li kreas sian orkestron. Ĉi tiu bando malkovrigas la bopon, post la Usono, al Svedio, Belgio kaj Francio. Poste li ludadas tra la tuta mondo kun la plej gravaj muzikistoj.

De la komenco, Dizzy Gillespie havas originalan stilon, kun lertega tekniko. Grava komponisto, li transformas malnovajn temojn en originalajn. Li asimilas en la bopon la afro-kubanan ritmon.

I Can't Get Stated, Hot House (1945), Anthropology (1946), Woody‚n You (1947), Swing Low Sweet Cadillac (1950), It Don‚t Mean A Thing (1953). Lia plej fama verko estas: A Night In Tunisia.