Django Unchained

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Django Unchained
filmo
Originala titolo Django Unchained
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25 dec. 2012, 17 jan. 2013
Ĝenro nigrulekspluata filmo, vakera filmo, filma dramo
Kameraado Robert Richardson
Reĝisoro(j) Quentin Tarantino
Produktisto(j) Stacey Sher • Reginald Hudlin • Pilar Savone
Scenaro Quentin Tarantino
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto TeksasoTenesio
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Jamie Foxx • Christoph Waltz • Leonardo DiCaprio • Kerry Washington • Samuel L. Jackson • Walton Goggins • Dennis Christopher • James Remar • Michael Parks • Don Johnson • Nichole Galicia • Franco Nero • James Russo • Tom Wopat • Russ Tamblyn • Amber Tamblyn • Bruce Dern • M.C. Gainey • Jonah Hill • Zoë Bell • Michael Bowen • Robert Carradine • Ted Neeley • Tom Savini • Quentin Tarantino • Ato Essandoh • Cooper Huckabee • David Steen • Don Stroud • Evan Parke • Jake Garber • James Parks • John Jarratt • Laura Cayouette • Lee Horsley • Rex Linn • John McConnell • Misty Upham • Sammi Rotibi • Louise Stratten • Sharon Pierre-Louis • J. D. Evermore • Michael Bacall • Ned Bellamy • Danièle Watts • Jarrod Bunch • Jamal Duff • Gary Grubbs • Johnny Otto • Mark Ulano • Lewis Smith • Dana Gourrier
Produktinta firmao Columbia Pictures 
The Weinstein Company 
A Band Apart
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Django Unchained (Django senkatenigita) estas usona filmo de la vakera ĝenro verkita kaj reĝisorita de Quentin Tarantino, en kiu ludas ampleksa geaktoraro estrita de Jamie Foxx, Leonardo DiCaprio, Christoph Waltz kaj Samuel L. Jackson. Ĝi estis premierita en la kinejoj de Usono la 25an de Decembro 2012[1][2] kaj ricevis diversajn premiojn, iner kiuj du Oskar-premioj kaj du Oraj Globoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Germana rekompencisto, nome doktoro King Schultz (Christoph Waltz), sukcesas liberigi Django Freeman (Jamie Foxx), nome nigra sklavo kun kiu li poste trovas serĉatajn krimulojn por ricevi rekompencojn, vivajn aŭ mortintajn. La duopo ankaŭ venkegas super grupo de rasismaj sklavistoj, kiuj ankoraŭ ne estas Ku Klux Klan, kion oni parodias. Poste, Schultz proponas al Django la eblon veturi al la danĝera Misisipio por trovi kaj liberigi lian edzinon Broomhilda (Kerry Washington), ankaŭ sklavinon kiun li perdis kiam ŝi estis vendita. La serĉado kondukis ilin al plantejo de kotono posedaĵo de "Monsieur" Calvin J. Candie (Leonardo DiCaprio). Por kontakti kun la brutala kaj malpia terposedanto, ambaŭ protagonistoj ŝajnigas interesiĝi por la organizita luktado de nigruloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raup, Jordan (14a de junio 2011). «Quentin Tarantino’s ‘Django Unchained’ Sets 2012 Release Date». The Film Stage (en angla). Konsultita la 6an de Septembro 2021.
  2. Brevet, Brad (14a de junio 2011). «Tarantino's 'Django Unchained' Set for Christmas Day 2012 Release». Rope of Silicon (en angla). RopeofSilicon.com LLC. Arkivita el originalo la 15an de Februaro 2012. Konsultita la 6an de Septembro 2021.