Dmitrij Cibulevskij
Aspekto
| Dmitrij Cibulevskij | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 29-an de julio 1946 (79-jaraĝa) | |
| Lingvoj | Esperanto vd | |
| Ŝtataneco | Soveta Unio Ukrainio | |
| Profesio | ||
| Okupo | esperantisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dmitrij Miĥajloviĉ CIBULEVSKIJ - (naskiĝis la 29-an de julio 1946, mortis la 17-an de septembro 2025) estis sovetunia kaj ukrainia inĝeniero pri konstruado, faklerneja instruisto, sovetia kaj ukraina esperantisto kaj verkisto el Ĥarkiv, historiisto de la sovetia Esperanto-movado[1]. Li lernis Esperanton en 1963. Aktivulo de SEJM, estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj inter 1979-1989. Bicikle travojaĝis la iaman Sovetunion. Li estis regula kunlaboranto de la magazino Monato kaj ĉefdeligito por Ukrainio de Universala Esperanto-Asocio[1].
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Literaturaj provoj, poemoj kaj prozaĵoj, originale verkitaj kaj tradukitaj (1999)
- Literaturaj provoj 2, poemoj kaj prozaĵoj, originale verkitaj kaj tradukitaj (2001)
- SEJM. Historia skizo - historio de Sovetia Esperantista Junulara Movado (1965-1979)
- En lando de vulkanoj - rakonto pri bicikla vojaĝo, Ĥarkiv, 2000, 44 paĝoj, kun fotoj
- La alko - rakonto de Hucalo Eŭhen tradukita el la ukraina, aperis en revuo Kontakto (2, 2006)
- Kurta historio de Esperanto-movado en Ĥarkiv, 1999, p. 84
- Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE). Historiaj notoj, 2000
- Enciklopedio de historio de la Esperanto-movado en USSR, 2002
- UkrEA. Jaro post jaro, 2007[1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Busvojaĝo (aperinta en Monato)
- Superrigardo de la verkoj de Cibulevski aperintaj en Monato
- Prelego de Cibulevskij pri ukrainiaj esperantaj verkistoj dum SAT-Kongreso 2009
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 (eo) H. Gorecka & A. Korĵenkov, Dmitrij Cibulevskij forpasis, La Ondo de Esperanto, la 20-an de septembro 2025, alirita la 20-an de septembro 2025.

