Dmitrij Donskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Donskoj
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1350 (1350-10-12)
en Moskvo,  Grandprinclando Moskvo
Morto 19-an de majo 1389 (1389-05-19) (38-jaraĝa)
en Moskvo,  Grandprinclando Moskvo
Tombo Katedralo de la Ĉefanĝelo vd
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Grandprinclando Moskvo vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Ivano la 2-a Ruĝa vd
Patrino Aleksandra Veljaminova vd
Gefratoj Anna Ivanovna vd
Edz(in)o Eŭdoksia de Moskvo vd
Infanoj Bazilo la 1-a de Moskvo • Jurij de Zvenigorod • Andreo Dmitrijeviĉ • Petro de Dmitrov • Konstantino de Ugliĉ • Anna Dmitrijevna • Marija Dmitrijevna Moskovskaja • Sofja Dmitrijevna • Anastasia Dmitrijevna • Ivan Dmitrijeviĉ vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dmitrij Ivanoviĉ Donskoj (Дми́трий Донско́й en rusa) aŭ Dmitrij de Don (12a de Oktobro 1350 – 19a de Majo 1389, Moskvo), filo de Ivano la 2-a Ruĝa, regis kiel Princo de Moskvo el 1359 kaj kiel Granda Princo de Vladimiro el 1363 ĝis sia morto. Li estis la unua Princo de Moskvo kiu malferme defiis la hegemonio kaj aŭtoritato de tataroj en Rusio. Lia kromnomo Donskoj signifas «de Don», reference al lia granda venko super la tartaroj en la batalo de Kulikovo (1380) kiu okazis ĉe la rivero Don.[1]

Ekregado[redakti | redakti fonton]

Dmitri Donskoj en la batalo de Kulikovo.

Dmitrij alvenis al la trono de la Princlando Moskvo estante naŭ-jaraĝa. Dum lia minoritato la regotaskoj estis plenumitaj fakte de la metropolita Aleksio de Moskvo. En 1360 la ĉefa digneco inter la rusaj princoj, nome tiu de la Princlando Vladimiro, estis atribuita de la ĥano de la Ora Hordo al Dmitrij Konstantínoviĉ de Niĵnij Novgorod. En 1363, kiam tiu princo estis elpostenigita, Dmitrij Ivanoviĉ estis finfine kronita en Vladimiro. Tri jarojn poste, li pacoĝis kun Dmitrij Konstantinoviĉ kaj edziĝis al lia filino, kiu iĝis Eŭdoksjia Dmitrievna. En 1376, liaj kunigitaj armeoj detruis teritoriojn de Volgia Bulgario, aliancano de la Ora Hordo.

La plej grava okazaĵo dum la unuaj jaroj de la regado de Dmitrij estis la konstruado de la unua Moskva Kremlo el ŝtono, finigita en 1367. La nova fortikaĵo ebligis, ke la urbo eltenis du sieĝojn fare de Algirdas de Litovio, en 1368 kaj 1370. Klopodo de tria sieĝo en 1372 finis per la traktato de Ljubutsk. En 1375, Dmitrij sukcesis fini sian konflikton kun Miĥail la 2-a Tver pri Vladimiro siafavore. Ankaŭ aliaj princoj de Norda Rusio agnoskis lian aŭtoritaton kaj kontribuis per trupoj al la lukto kontraŭ la Hordo. Fine de sia regado Dmitrij estis duoblinta la teritorion de la princlando Moskovio.

Lukto kontraŭ Mamajo[redakti | redakti fonton]

Defendo de Moskvo kontraŭ Toktamiŝo en 1382.

Dum la 22a jaro de la regado de Dmitrij okazis la ekfino de la mongola dominado de partoj de tio kio estas nuntempe Rusio. La Ora Hordo estis tre malfortigita pro interna milito kaj la dinastiaj rivalecoj. Dmitrij profitis tiun malfortecon de la mongoloj por malferme defii la tatarojn.

Krome, unuflanke, li agadis kiel impostokolektisto de la aliaj princlandoj de Rusio por la ĥano de la Ora Hordo, dum aliflanke Dmitrij estas fama ankaŭ pro la estreco de la unua rusa militvenko super la mongoloj. Mamajo, mongola generalo kiu reklamis la tronon, klopodis puni Dmitrij pro lia klopodo pliigi sian povon. En 1378 Mamajo sendis mongolan armeon, sed estis venkita de fortoj de Dmitrij en la batalo de la rivero Voĵa. Du jarojn poste Mamajo persone estris grandan armeon kontraŭ Moskvo. Dmitrij batalis kontraŭ li kaj venkis lin en la batalo de Kulikovo.

La venkita Mamajo estis eltronigita de rivala mongola generalo, nome Toktamiŝo. Tiu ĥano rekonfirmis la mongolan regadon super partoj de tio kio estas nun Rusio kaj rabadis Moskvon pro la rezistado fare de Dmitrij antaŭ Mamajo. Dmitrij, tamen, plifirmigis sian lojalecon al Toktamiŝo kaj al la Ora Hordo kaj estis reinstalata kiel ĉefe impostokolektisto por la mongoloj kaj Granda Duko de Vladimiro. Je sia morto en 1389, Dmitrij estis la unua Granda Duko kiu heredigis siajn titolojn al sia filo, Vasilij Dmitrieviĉ sen konsulti la ĥanon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asimov, Isaac. Asimov's Chronology of the World. Nueva York: HarperCollins, 1989; p. 186.