Dmitrij Gorjaĉkin
Dmitrij Gorjaĉkin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1867 en Transbaikal Oblast |
Morto | 14-an de februaro 1937 (69-jaraĝa) en Kievo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Dmitrij Aleksejeviĉ Gorjaĉkin (ruse Дмитрий Алексеевич Горячкин; naskiĝis la 15-an de majo 1867, mortis la 14-an de februaro 1937) estis rusia kaj sovetia kuracisto, Heroo de Laboro.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dmitrij Gorjaĉkin naskiĝis la 15-an de majo 1867 sur la stacio Kajdalovskaja (Transbajkala provinco, Rusia Imperio). Post fino de kuracista lernejo en Ĉita li dum 6 jaroj laboris en mensmalsanulejo, poste laboris en aliaj lokoj.
Pro sia revolucia agado en 1906 li estis ekzilita al urbo Kainsk, tie li laboris en malsanulejo. Dum enlanda milito en Rusio li gvidis apotekon en Ĉita kaj helpis al partizanoj pri kuraciloj.
Entute li laboris kiel kuracisto dum pli ol 45 jaroj. Dum la lastaj jaroj li vivis en Ukrainio. Li mortis la 14-an de februaro 1937 en Kievo.