Dmitrij Muratov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dmitrij Muratov
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
ĉefredaktisto
Dmitry Muratov Four Freedoms Award 2010.jpg
Persona informo
Дмитрий Андреевич Муратов
Naskiĝo 30-an de oktobro 1961 (1961-10-30) (60-jara)
en Samara
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco RusioSovetunio [#]
Alma mater Samara State University [#]
Partio Rusa Unuiĝinta Demokratia Partio “Pomo” [#]
Profesio
Okupo ĵurnalisto • televida prezentisto • redaktoroprezentisto • ĉefredaktisto • homrajta aktivulo [#]
Aktiva en Moskvo [#]
Aktiva dum 1987– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dmitrij Andrejeviĉ MURATOV (ruse Дмитрий Андреевич Муратов, naskiĝis la 30-an de oktobro 1961 en Samara) estas rusia redaktoro, ĵurnalisto, ĉefredaktoro de Novaja gazeta (Nova gazeto), televida prezentisto kaj aktivisto de homaj rajtoj.

Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 2021 kune kun Maria Ressa "pro klopodoj defendi parolliberecon, kiu estas antaŭkondiĉo por demokratio kaj daŭripova paco".

Li estas la unua viro de la Rusia Federacio kaj la tria rusiano ĝenerale (konsiderante ankaŭ Andrej Saĥarov kaj Miĥail Gorbaĉov), kiu ricevis la Nobel-premion pri paco[1][2].

Muratov laboras kiel ĵurnalisto por Novaja Gazeta, ĵurnalo konsiderata kiel la plej influa opozicia gazeto en Rusio kiu estis ekstreme kritika rilate la rusiajn aŭtoritatojn kaj servis kiel esprimejo de opinioj de la plej sendependaj aŭtoroj[3]. Temoj kovritaj fare de li kaj lia gazeto inkludas registaran korupton kaj malobservojn de homaj rajtoj, same kiel raportadon pri problemaj situacioj en limregionoj[4].  La gazeto estis la celo de premo kaj minacoj dum jaroj; ekde 1993, ses dungitoj estis murditaj[5].

Dmitrij Muratov ricevis multajn honorojn i.a. la Ordenon de Amikeco (la 13-an de januaro 1999) pro multjara fruktodona laboro kaj servoj en la kampo de gazetaro, kulturo, sed ankaŭ pro la plifortigo de amikeco kaj kunlaboro inter popoloj[6].

En 2016, li estis konfidulo de la politika partio Яблоко (Jabloko) en la 2016-aj Parlamentaj elektoj en Rusio. En 2018, Muratov estis la kunprezidanto de la Publika Subtena Ĉefsidejo por la kandidato por la Prezidanteco ĉe la Rusa Federacio Grigorij Alekseeviĉ Javlinskij, la ĉefa aŭtoro de la ekonomia transira programo de Sovetunio en 1990, pli bone konata kiel la programo "500 tagoj" kiu rezultis en raporto kiu nomiĝas "Transiro al merkato"[7].

Muratov ankaŭ ricevis premion de la Fondumo Memorial (ruse: Мемориал) pro defendo de la gazetara libereco[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ru) Главред «Новой газеты» Муратов стал лауреатом Нобелевской премии. РБК (2021-10-08). Arkivita el la originalo je 2021-10-08. Alirita 2021-10-08.
  2. Муратов и Ресса удостоены Нобелевской премии мира (2021-10-08). Arkivita el la originalo je 2021-10-08. Alirita 2021-10-08.
  3. Stanislavo Belov, Kial ne Aleksej Navalnij, sed Dmitrij Muratov?, Monato, p. 3, decembro 2021.
  4. (en) CPJ to honor five journalists - Profilo de Muratov ĉe CPJ.org
  5. (nl) Michaël Temmerman kaj Ester Meerman Nobelprijs voor de Vrede gaat naar twee journalisten: “Niets mogelijk zonder feiten”, Het Nieuwsblad, la 8-an de oktobro 2021, alirite la 9-an de decembro 2021.
  6. (ru) Дмитрий Муратов. Лентапедия, Arkivita la 26-an de oktobro 2011
  7. (ru) Явлинский может удержать нас от войны Arkivigite je 2021-10-08 per la retarkivo Wayback Machine. Runaruna, la 21-an de februaro 2018.
  8. (ru) Дмитрий Муратов. Лентапедия (Dmitrij Muratov, Lentapedia). Arkivita el la originalo la 26-an de oktobro 2011.