Dmitro Zaĥoĵenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitro Zaĥoĵenko
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1987 (1987-06-24) (36-jaraĝa)
en Ĥersono
Ŝtataneco Ukrainio
Okupo
Okupo teatra reĝisoro
vdr

Dmitro Olehoviĉ ZAĤOĴENKO (ukraine Захоженко Дмитро Олегович; naskiĝinta la 24-an de junio 1987 en Ĥersono) estas ukraina teatra reĝisoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zaĥoĵenko inter 2005 kaj 2010 studis komputan sciencon ĉe Kijiva Mohila Akademio. Dum siaj studoj li estis unu el la organizantoj kaj partoprenantoj de la teatra projekto Teatro en la ĉambro sub la direktaro de Anatoly Ĉerkov.

Aŭtune de 2010 li vidis en Kievo teatraĵon de Eimuntas Nekrošius La idioto, kiu influis la pluan elekton de profesio. Li laboris kiel ludprogramisto por tri jaroj, sed en 2013 li komencis studi dramaturgion ĉe Nacia universitato pri teatro, filmo kaj televido en Kievo.

En 2015, li fondis la edukan teatran projekton Eŭropaj Studoj, kiu unue funkciis ene de Akademia teatrolaborrenkontiĝo Konstelacio, kaj poste - ĉe la Nova dramteatrejo Peĉersk. Li estis lernanto de la X-a Internacia festivallernejo Teritorio kaj ĉe invididuaj reĝisoradrondoj de Boris Juĥananov - ambaŭ en Moskvo.

Ekde 2018 li laboras en la teatroj de Kievo kaj Lvivo. Li aperas sur la scenejoj de Kieva akademia teatro je Podil, de Kieva akademia operetteatrejo, de Sovaĝa teatrejo, de Lesi-teatro (Lvivo) kaj aliloke.

La teatraĵo por la kieva Peĉersk-teatrejo La Mondo en Nuksoŝelo de la samnova libro de Stephen Hawking taksitis elstare koncerne eksperimentemon okaze de la 2-a tutukrainia teatrofestivalo (Premio GRA en 2019).

Ekde aŭgusto 2019 li estas la ĉefdirektoro de la Lesi-teatro en Lvivo. En 2020 li iĝis unu el la direktoroj de serio de laŭtlegadoj Libro sur scenejo, kie li enscenigis Opereto de Witold Gombrowicz kaj Sketejo de Laura Sintija Černiauskaitė.

Surscenigoj[redakti | redakti fonton]

  • «У саме серце» за творами Луїджи Піранделло, Peĉerski-teatro (Kievo), 2016
  • «Легені» за п'єсою Данкана Макміллана, Peĉerski-teatro (Kievo), 2017
  • «Світ у горіховій шкаралупі» за книгою Стівена Гокінґа, Peĉerski-teatro (Kievo), 2018
  • «Патріс», Teatro Aktor (Kievo), 2018
  • «Пан Лампа» за п'єсою Маліна Пшеслюга, Podol-teatro (Kievo), 2019
  • «#На краю світу» за п'єсою Ігоря Бауершима, Opereti-teatro (Kievo), 2019
  • «Річ-річ» за мотивами п'єси Вільяма Шекспіра, Dikij-teatro (Kievo), 2019
  • «Філоктет. Античний рейв» за п'єсами Софокла та Гайнера Мюллера, Lesi-teatro (Lvivo), 2020
  • «Сни літньої ночі» за мотивами п'єси Вільяма Шекспіра, Lesi-teatro (Lvivo) 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Захоженко Дмитро Олегович en la ukraina Vikipedio.