Dnestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la rivero Dnestro proksime al la urbo Kamjanec-Podilskij

La rivero Dnestro (ukraine Дністер/Dnister, moldave/rumane Nistru, pole Dniestr, ruse Днестр/Dnestr, dum antikvaj tempoj latine Tyras) estas 1.352 kilometrojn longa rivero en Ukrainio kaj Moldavio, kiu alfluas la Nigran Maron.

Akvofluo

La rivero fontas en la arbaroj de la ukraina parto de la montaro Karpatoj, ĉe urbeto Starij Sambir (ukraine Старий Самбір) proksime de la pola limo.

Fluante sudorienten, ĝia akvo pasas la akvobaraĵon de Dubosari. Poste alfluas ĝin la rivero Bîc. Kelkajn kilometrojn sude de Odeso la rivero alfluas la Nigran Maron. La larĝa delto de la rivero konsistas el pluraj riverobranĉoj, kies akvo fluas en marĉan lagunon kun nomo Dnistrovski Liman (ukraine Дністровський лиман) kaj areo de 40 oble 10 kilometroj. Inter la alfluo kaj la meza parto 500 kilometroj de la rivero estas paseblaj per modernaj ŝipoj.

Alfluo de la rivero en la lagunon Dnistrovski Liman, vintre kovritan per glacio, ĉe la Nigra Maro

Dum proksimume 70 tago de la jaro la rivero estas kovrita per glacio.

Ekonomio

La rivero gravas por ŝipa fortransporto de agrikulturaj produktoj kiel greno, legomoj, sunfloraj kernoj, bestoj kaj ligno.

Urboj

La plej granda urbo borde de la rivero estas Tiraspol en Moldavio. Krome situas ĉe-borde

  • En Ukrainio:
    • Stari-Sambir, Sambir, Novi-Rosdil, Ĵidaĉiv, Ĥodoriv, Haliĉ, Jesupil, Horodenka, Zaliŝĉiki, Ĥotin, Novodnistrovsk, Sokiriani
  • Ĉe la limo inter Ukrainio kaj Moldavio:
    • Otaci, Mogiliv-Podilskij, Jampil, Soroca
  • En Moldavio:
    • Otaci, Soroca, Camenca, Rîbniţa, Dubăsari, Grigoriopol, Tighina (Bender), Tiraspol, Slobozia, Crasnoe, Dnestrovsc

Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri la regiono Ĉednestrio, pridiskutata inter subtenantoj de regiona sendependismo, Moldavio kaj Ukrainio.

Eksteraj ligiloj