Doğubeyazıt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doğubeyazıt
distrikto de Turkio • limurbo • urbeto
Administrado
Poŝtkodo 04×××
Demografio
Loĝantaro 121 263  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 39° 33′ N, 44° 5′ O (mapo)39.5544.083333333333Koordinatoj: 39° 33′ N, 44° 5′ O (mapo) [+]
Alto 1 625 m [+]
Doğubeyazıt (Turkio)
Doğubeyazıt (Turkio)
DEC
Doğubeyazıt
Doğubeyazıt
Situo de Doğubeyazıt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Doğubayazıt [+]
vdr
Avenuo İsmail Beşikçi

Doğubayazıt estas distrikto de la provinco Ağrı, kaj ĝi estas la plej orienta distrikto de Turkio, landlime kun Irano. Ĝia alteco estas 1625 m kaj ĝia areo estas 2,383 km². La loĝantaro de Doğubayazıt en 2010 estis 115.354, el kiuj 69.447 loĝas en la urbo Doğubayazıt, la resto en la ĉirkaŭa kamparo.

La urbo Doğubayazıt estas setlejo kun longa historio. Ĝi kuŝas 15 km sudokcidente de Monto Ararato, 93 km oriente de la urbo Ağrı kaj 35 km de la irana limo. La urbo staras sur ebenaĵo ĉirkaŭita de kelkaj el la plej altaj pintoj de Turkio inkluzive de: Ararato (5,137 m), Malgranda Ararato (3,896 m), Tendürek Dağı (3,533 m), Kaletepe (3,196 m) Arıdağı (2,934m) kaj Göllertepe (2,643 m) .

La klimato sur la ebenaĵo estas varma kaj seka dum somero, malvarma kaj seka vintre.