Doĵd
Doĵd | ||
---|---|---|
televidstacio • YouTube channel • retejo | ||
Ĝeneralaj informoj | ||
Landoj | Nederlando | |
Komenciĝo de elsendoj | 27-a de aprilo 2010 | |
Posedata de | Natalya Sindeyeva • Alexander Vinokurov vd | |
Ĉefa temo | politiko de Rusio • Rusia kulturo vd | |
Lingvo | rusa lingvo vd | |
Nombro da sekvantoj en sociaj retejoj |
136 329 115
(stato la 21-a de februaro 2022) | |
Doĵd (ruse Дождь, Doĵd; elp.doŝt, "pluvo": internacia nomo ankaŭ Dozhd kaj TV Rain aŭ Rain TV) estas opozicia televido-kanalo en Rusio. La kanalon fondis kaj estras Natalija Sindejeva, kaj ĝi fokusas ĉefe pri novaĵoj, koncertoj, politiko, kulturo kaj dokumentaĵoj.[1]
La kanalo komencis dissendi en aprilo 2010, unue nur en Interreto. Ĝi konatiĝis internacie en 2011 pro sia raportado pri la protestoj post la rusiaj elektoj.[2]
Ekde 2014 la kanalo estis spepktebla nur per Interreto kaj perdis 80% de siaj spektantoj. La 1-an de marto 2022 la kanalo estis blokita fare de rusiaj aŭtoritatoj pro sia raportado kiu ne obeis la rusian cenzuron pri la invado de Rusio en Ukrainion.[3] Poste sciigis ĉefredaktisto Tiĥon Dzjadko ke li kaj pluraj kolegoj forlasis la landon pro sekureco.[4]
Historio
[redakti | redakti fonton]La ideo krei televidan kanalon venis al Natalja Sindejeva en 2007 dum ŝia restado sur la televida merkato en Francio. Kune kun Vera Kriĉevskaja, Olga Popkova kaj Olga Zaĥarova ŝi preparis ĝis la plej eta detalo la estontan kanalon, kaj la 27-an de aprilo 2010 ĝi komencis dissendi.
Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]En 2022 Latva Konsilio de Elektronikaj Amaskomunikiloj (NCESMI) retirigis koncesion por la rusia televido Doĵd pro pluraj mispaŝoj: interalie ĝi montris mapon sur kiu Krimeo estis prezentita kiel parto de Rusio, kaj la prezentisto nomis Rusian armeon "nia armeo".[5][6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rainy TV Channel’s Optimistic Ambition, The Moscow Times, 2010-06-01
- ↑ Analysis: Russian TV grapples with protests, BBC News, 2011-12-10
- ↑ "Генпрокуратура потребовала заблокировать доступ к Дождю и «Эху Москвы»", 2022-03-01. Arkivita el la originalo je 2022-03-03. Alirita 2022-03-15 .
- ↑ "Chefredakteur von unabhängigem TV-Sender flieht aus Russland", 2022-03-04 germane
- ↑ Latvia annuls TV Rain’s broadcasting licence due to threats to national security (angle). Baltic News Network (2022-12-06). Alirita 2022-12-06 .
- ↑ Russian independent TV Rain stripped of its license in Latvia (angle). Public Broadcasting of Latvia (2022-12-06). Alirita 2022-12-06 .