Dobšiná
Dobšiná | ||
hungare: Dobsina, germane: Dobschau | ||
urbo | ||
Konstruaĵo de urbodomo en Dobšiná
| ||
|
||
Oficiala nomo: Dobšiná | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Rožňava | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Gemer | |
Montaro | Slovaka ercmontaro | |
Rivero | Dobšinský potok | |
Situo | Dobšiná | |
- alteco | 459 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 49′ 14″ N 20° 21′ 57″ O / 48.82056 °N, 20.36583 °O (mapo) | |
Areo | 82,727 km² (8 272,7 ha) | |
Loĝantaro | 5 148 (31.10.2007) | |
Denseco | 62,23 loĝ./km² | |
Groto | Glacia groto de Dobšiná | |
Unua skribmencio | 1326 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 049 25 | |
Telefona antaŭkodo | +421-58 | |
Aŭtokodoj | RV | |
NUTS | 525634 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Dobšiná | ||
Retpaĝo: www.dobsina.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Dobšiná (hungare Dobsina germane Dobschau) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Situo
La urbo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Rožňava-Poprad, fine de fervojo el Rožňava. Tiu urbo troviĝas 26 km.
Historio
Saksaj ministoj fondis komunumon en 1326. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) donacis al la vilaĝo rangon mina urbo kun foirorajto en 1417. Oni minis oron, arĝenton, nikelon, feron, kupron, kobalton kaj hidrargon. La urbeto riĉiĝis, sed en 1544 la turkojj forportis la havaĵojn kaj la loĝantojn. En la 17-a j.c. la urbo iĝis centro de feraĵoj kaj armilaj produktoj. Tie ekfunkciis en Hungario la unua ferogisejo en 1680. La urbo iĝis libera reĝa urbo 1723 en 1756 dum regado de Maria Teresia. Formiĝis korporacioj, en 1770 jam funkciis 15. Okazis incendio en 1855. Fine de la 19-a j.c. ĉesis la minado kaj la gisado. En 1910 loĝis tie 5029 da homoj (1732 hungaroj, 1688 germanoj, 1503 slovakoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al la distrikto de Rožňava. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj kaj la hungaroj estis deportitaj. En 2001 loĝis tie 4896 da homoj (precipe slovakoj kaj iom da ciganoj).
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Ksaver Sankta Francisko el 1792
- fundamente gotika luterana templo el 1480, en la 19-a j.c. novgotiĝis
- glacia kavo trovita en 1870
- akvoenergia centralo
- neorenesanca urbodomo el 1870
- klasikisma domaro en la urbocentro
Famuloj
En la iama Dobsina mortis hungara luterana episkopo Károly Máday.