Dobermano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dobermano
Dobermano
Dobermano
FCI-norma n-ro 143
Postkola alto:

virhundo: 68-72 cm
hundino: 63-68 cm

Pezo:

virhundo: 40-45 kg
hundino: 32-35 kg

Listo de hundorasoj
vdr

La Dobermano estas raso de hundo kreita ĉirkaŭ 1870, prenante sian nomon de la kreinto de la raso, Karl Friedrich Louis Dobermann. Origine, ĝi estis ĉefe uzata kiel gardhundo kaj polica hundo pro sia ofensiva kapablo, sia fiera kaj decidita aspekto, same kiel sia forta karaktero. Tio igis ĝin esti erare vidita kiel sovaĝa hundo kun neregebla agresemo. Nuntempe ĝi fariĝis kunhundo pro sia lojaleco al sia mastro kaj lia familio, kiujn ĝi volos protekti kontraŭ ĉia danĝero. Kun sia origino kiel defenda hundo, la Dobermano taŭgas kiel gardhundo, sed ankaŭ estas amika kaj trankvila. Malgraŭ ĝia socia naturo, Dobermano ne estas karakteriza kunhundo. Ĝi estas vigla, energia, obeema, inteligenta, sentima kaj lojala. La Dobermano estis klasita fare de la bestpsikologo Stanley Coren kiel la 5-a plej inteligenta hunda raso, mezurita surbaze de la kapablo esti trejnita, kaj ĝi estas tial taŭga kiel labor/polica hundo. La raso ŝatas labori kaj estas facile trejnebla, sed postulas konsekvencan obeeman trejnadon. Dobermanoj estas inter hundaj rasoj, kiuj povas montri agreseman konduton al homoj. Tia konduto, kiam ĝi okazas, estas tipe direktita al fremduloj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]