Villacher Alpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dobraĉo)
Villacher Alpe
monto
supermara alteco

2 166 m

Geografia situo 46° 36′ N, 13° 40′ O (mapo)46.603613.6703Koordinatoj: 46° 36′ N, 13° 40′ O (mapo) f4
Villacher Alpe (Aŭstrio)
Villacher Alpe (Aŭstrio)
DEC
Villacher Alpe
Villacher Alpe
Situo de Villacher Alpe
Map
Villacher Alpe
vdr
La okcidenta flanko de la pinto Dobratsch.

Villacher Alpe (Filaĥa Alpe) Villach-a AlpoDobraĉo estas la lasta altaĵo de la Gailtal-Alpoj, kiuj inter la valoj de la riveroj Drau kaj Gail leviĝas de la Lienzer-aj Dolomitoj ĝis Termofonto-Kuracbanejo Villach (germane Warmbad Villach). La pinto Dobratsch (Dobratŝ) 2 167 metrojn alta, ebligas al la migrantoj kompletan rondrigardon sur la montĉenon de la Karawanken (Karavanken), Karnische (Karniŝe)-, Julische Alpen (Juliŝe Alpoj), Hohe Tauern (Taŭern) kaj al la karintiaj lagoj.

La tuta montomasivo malaltiĝas ŝtupoforme orienten al la Villach-a rondvalo. El la fundo de tiu ĉi giganta monto fontas de post jarmiloj la termoj de Termofonto-Kurachbanejo Villach. La 18an de januaro 1348 okazis naturkatastrofo kaŭze de grava tertremo. Parto de la monto, la suda vando, disrompiĝis kaj valenglitante detruis parton de la urbo Villach; kelkaj vilaĝoj, kasteloj kaj preĝejoj pereis en rubaĵo kaj cindro.