Dogana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Limo inter San Marino kaj Italio proksime de Dogana

Dogana estas subkomunumo (curazia) de Serravalle en la respubliko San-Marino. Ĝi situas plej norde en la respubliko, ĉe landlimo al Italio kaj ĉe la supervojo liganta la urbon San-Marino al Rimini.

Per siaj sep mil loĝantoj ĝi estas la plej loĝata urbo en la respubliko. Pro tio ĝiaj loĝantoj postulis de la deputitaro (Arengo) altigon al la rango de aŭtonoma municipo ("kastelo"), kiu ampleksu la subkomunumojn Dogana Bassa (malalta Dogana), Falciano kaj Rovereta, deprenotajn de Serravalle.

Kiel sola loko de San-Marino Dogana havas propran poŝtkodon, kiu diferencas de tiu de la municipo: 47891 (Serravalle havas 47899).

La loka futbala teamo estas A. C. Juvenes/Dogana). Ĝi partoprenas ne nur en la san-marina, sed ankaŭ en la itala ĉampionado.

La landlimo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Dogana la "supervojo" de Rimini atingas San-Marinon; tial la pliparto de la trafiko inter la du landoj ira tra ĝi. Ne ekzistas limaj kontroloj, sed oni markis la limon per piedira ponto en formo de pordego, inaŭgurita en 1996. La orienta flanko de la pordego portas mastegon kun la sanmarina flago kaj kun spirala ŝtuparo 5-etaĝa, kiu tamen ne estas publike uzebla. La ekstera flanko de la pordego portas la skribon Benvenuti nell'antica terra della libertà (bonvenon en la malnova lando de la libero).

Pro la malaltaj impostoj en San-Marino ekzistas tie "butikuma turismo".

Oni foje asertas (vidu la italan vikipedion), ke en 2002 tie okazis manifestacia fermo de la landlimo fare de la bosnia artisto Sejla Kamerić. Tiu manifestacio tamen okazis en Chiesanuova.

Referencoj[redakti | redakti fonton]