D-ro Esperanto
(Alidirektita el Doktoro Esperanto)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Doktoro Esperanto estas la pseŭdonimo per kiu Ludwik Lejzer Zamenhof publikigis sian Unuan Libron. Poste, liaj anoj donis tiun nomon al la lingvo mem, antaŭe konata nur kiel "Lingvo Internacia".
En la Unua Libro estis indikita la koresponda adreso "Al sinjoro D-ro L. Zamenhof por d-ro Esperanto en Varsovio", do Zamenhof ja menciis sian veran nomon, sed ne evidentigis sian identecon kun d-ro Esperanto.
Estas teatraĵo Doktoro Esperanto de la itala aktoro Mario Migliucci pri la vivo de Zamenhof.