Doktoro Rosales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Doktoro Rosales
Doktoro Rosales
Doktoro Rosales
Aŭtoro Giorgio Silfer
Eldonjaro 1973
Urbo Milano
Eldoninto La Patrolo
Paĝoj 24
vdr

Doktoro Rosales [1] estas originale esperantlingve verkita dramo de Giorgio Silfer. La teatraĵo estas eldonita fare de La Patrolo en Milano en la jaro 1973.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Relative maloftaj estas originalaj dramoj en Esperanto. Tiu ĉi nova teatraĵo, kies premiero okazis an la kadro de la 29a IJK en Sarajevo, estas sufiĉe fortefika kaj prezentinda. Temas pri juĝproceso kontraŭ ginekologo akuzita pro eksperimentoj je artefarita fekundigo; kvankam li pretendas sciencan objektivecon, li tamen havis psiĥajn problemojn, kiuj instigis lin al lia agado. Malgraŭ violenta interveno de ŝokita publiko, la juĝado okazas tute laŭleĝe - sed tiu sama leĝaro celas fine detrui lin per truko. Interesa apartaĵo estas, ke la doktoro (kiel fremdlandano) rajtas uzi per samtempa tradukado uzigi Esperanton kiel la lingvon de la proceso. Nepre havinda verko. 
— decembro 1973, William Auld, Esperanto, 816 (12), p. 208

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]