Saltu al enhavo

Doktoro de filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Doktoro de Filozofio (mallongigo Ph.D. de la latina Philosophiae Doctor, aŭ Dr. phil.) estas la plej altnivela akademia grado, aljuĝata pro kompletigo de scienca (akademia) laboro. Kvankam dekomence ĝi estis aljuĝata nur en filozofio, nun ekzistaj doktoraj gradoj en ĉiuj natursciencoj kaj en plej multaj aliaj sciencoj - nur la akademiaj gradoj de Doktoro de medicino, Doktoro de juro kaj Doktoro de teologio kutime konsideriĝas aparte.