Saltu al enhavo

Doktoro de medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuracistino

Doktoro de medicinoMedicina doktoro estas doktoro kiu dediĉas sin al medicino. En diversaj landoj tiu titolo havas diversajn oficialajn nomojn kaj mallongigojn.

MUDr. (el la latina Medicinae Universae Doctor, doktoro de ĝenerala medicino) estas ĉeĥa kaj slovaka akademia titolo de kuracisto akirita post studado en kuracista altlernejo kaj post sukceso en la finaj ekzamenoj.

En anglalingvaj landoj la kuracistoj ricevas titolon M.D. (angle Medical Doctor; latine medicinæ doctor) aŭ D.M. (angle Doctor of Medicine). Tiuj ĉi titoloj estas skribataj post la nomo. En germanlingvaj landoj la kutima mallongigo estas Dr. med kaj estas skribata antaŭ la nomo, la itala mallongigo estas Dott..

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]