Saltu al enhavo

Dolganoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolganoj
Flago
etno
Tjurkaj popoloj
Suma populacio
8 157
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr


La dolganoj (dolgane Долган/Dolgan, Тыа-кихи/Tya-kiĉi, Jakute Саха/Saĥa; ruse Долганы/Dolgany) estas tjurklingva indiĝena popolo de norda Siberio.

dolganino en Dudinka

La dolgana lingvo apartenas al la norda grupo de tjurkaj lingvoj ​​kaj estas proksime rilata al la jakuta lingvo. En la censo de 2002, 7 261 homoj identigis sin kiel dolganoj, el kiuj 5 517 vivis en la Tajmira Aŭtonoma Distrikto.

Tradicie, la dolganoj estas ĉefe ĉasistoj, fiŝkaptistoj kaj boacopaŝtistoj kiuj vivas de vivteniga agrikulturo kaj suplementa peltokomerco. Dum la epoko de Sovetunio, la plej multaj el ili estis perforte malnomadigitaj kaj estis submetitaj al devigita kolektivigo.

La rusa influo sur la dolganoj kaj aliaj malgrandaj popoloj de Siberio dum multaj jarcentoj kondukis al ampleksa rusigo kulture. Tamen, en 1989, Sovetunio decidis pri vastaj rimedoj por ĉesigi aŭ renversi ĉi tiun procezon: por konservi la lingvon estis starigitaj denaskaj lernejaj klasoj kun alfabetiga lernolibro de Ogdo Aksjonova. Instruprogramoj en boacpaŝtado, ĉasado kaj felbredado estis iniciatitaj. Tiuj ĉi leĝoj estis adoptitaj de la rusa ŝtato en decembro 1991 post la kolapso de Sovetunio.[1] Ekde tiam la revivigo de la tradicia vivmaniero de la ĉasistoj-kolektistoj pliiĝis kadre de la kreskanta izoliteco de la dolganoj; la ĉefa proteina fonto estas denove viando kaj fiŝaĵo.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo Indigene Völker im Norden Russlands und Sibiriens (indiĝenaj etnoj en norda Rusio kaj Siberio. En: Informoj de la Gesellschaft für bedrohte Völker (Societo por Minacitaj Popoloj), sekcio Sudtirolo, el raporto de 1998, alirita la 12-an de februaro 2025. (germane)
  2. Unuiĝintaj Nacioj: Ekonomia kaj socia konsilio (Economic and social council): State of the world’s indigenous peoples (stato de la indiĝenaj popoloj de la mondo) En: un.org, publikigo ST/ESA/030228, en formato PDF, alirita la 12-an de februaro 2025. angle

Fonto

  • Baze la enkonduko de la koncerna germana vikipedia teksto en stato de la 12-a de februaro 2025, kun iom da adaptetoj.