Dolly Parton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolly Parton
usona kontrea kantistino kaj aktorino (fotita en 2005)
usona kontrea kantistino kaj aktorino
(fotita en 2005)
Persona informo
Naskonomo Dolly Rebecca Parton
Naskiĝo 19-a de januaro 1946
en Sevierville, Tenesio, Usono
Lingvoj angla
Loĝloko Tenesio
Ŝtataneco Usono
Subskribo Dolly Parton
Familio
Patro Robert Lee Parton
Patrino Avie Lee Parton
Frat(in)oj Stella Parton • Randy Parton • Rachel Dennison • Freida Parton • Willadeene Parton • Floyd Parton
Edz(in)o Carl Thomas Dean
Okupo
Okupo gitaristo • country singer • aktorokantaŭtoro • banĝisto • aŭtobiografo • entreprenisto • televida aktoro • plurinstrumentisto • country musician • muzikproduktisto • voĉaktoro • filmproduktoroscenaristokomponistokantoverkisto • filmaktoro • diskografa artisto
Verkoj All I Can Do
I Will Always Love You
Jolene
TTT
Retejo http://www.dollyparton.com
vdr

Dolly PARTON (naskiĝis la 19-an de januaro 1946) estas usona kontrea muzikstilo kantistino kaj aktorino.

Infanaĝo

Dolly Rebecca Parton naskiĝis je 1946 en Sevierville, Tenesio. Ŝi estas la kvara ido inter dekdu idoj de Robert Lee Parton kaj Avie Lee Owens. Ŝi kaj ŝia familio estis malriĉega kiuj loĝis en domaĉo.

Ŝi komencis kanti en la Asembleoj de Dio preĝejo de ŝia familio. Kiam ŝi havis 9 jarojn, ŝi aperis en la radioprogramo de Cas Walker.

Ŝi ekiris al Nashville, Tenesio, la ĉefurbo por la kontrea muzikstilo post kiam ŝi diplomiĝis gimnazion en 1964.

Muzika kariero

En Nashville, post nelonge, ŝi formis dueton kun Porter Wagoner ĝis 1974 kiam ŝi ekfaris solaĵan karieron. Ĉi tiu apartigo kun Porter Wagoner, estis neamika. Ŝi devis procesi por liberigi ŝin de ŝia kontrakto. Por marki la fin de ĉi tiu interrilato, ŝi skribis la kanton, "I Will Always Love You" (esperante, "Mi Ĉiame Amos Vin") kiu ekas kun la vortoj "Se mi restus, mi nur faros malhelpon, Do mi aliros sed Mi pripensos vin kun ĉiu paŝo de la vojo." I Will Always Love You iĝis unu el la plej popularaj kantoj de la ĝenro kaj estis uzita en du usonaj filmoj, The Best Little Whorehouse in Texas (esperante La Plej Bona Bordeleto en Teksaso) kaj The Bodyguard (esperante La Persona Gardisto)

Filma kariero

Komence en 1980, Dolly Parton aktoris en multaj filmo. Ŝi kutime portretas dolĉajn tamen malkaŝemajn kaj sentimidajn sudusonaninojn.

Filmografio

*Ĉi tiu indikas televidfilmon.

Popularaj kantoj

  • Put It Off Until Tomorrow (Atendu Ĝis Morgaŭ)
  • Two Doors Down (Fore Du Pordoj)
  • Nine to Five (Naŭa ĝis Kvina Horo)
  • Coat of Many Colors (Multkolora Jako)
  • He's Alive (Li Vivas)
  • Jolene
  • Romeo
  • Islands In the Stream (Insuloj en la Rivereto)
  • Here You Come Again (Jen Denove Vi Venas)

Eksteraj ligiloj