Dolmar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolmar
monto
supermara alteco

739 m

Geografia situo 50° 38′ N, 10° 29′ O (mapo)50.627510.4761Koordinatoj: 50° 38′ N, 10° 29′ O (mapo) f4
Dolmar (Germanio)
Dolmar (Germanio)
DEC
Dolmar
Dolmar
Situo de Dolmar
Map
Dolmar
vdr
Vido disde la altebenaĵo ĉe Dreißigacker en direkto nordeosta al Dolmar-monto
Vido disde Hildburghausen norduesten al Dolmar
Dolmarblick: vido disde la suda parto de Dolmar en la direkto de Gleichberge ĉe Römhild

Dolmar estas 739,6 metrojn alta estingita vulkano apud Kühndorf en Germanujo. Temas pri geologia finiĝo de Rhön kaj unikaĵo geografia ĉe la nordaj Werra-tavoloj troviĝantaj inter Rhön en la sudokcidento kaj la Turingia Arbaro en la nordokcidento. Ĝi donis la nomon al la entrepreno Dolmar GmbH, la tutmonde unua fabrikinto de benzin-motorsegiloj. Sur Dolmar estas ankaŭ la ĉasista domo Charlottenhaus kaj flugkampeto. Iam ekspluatitis tie bazalto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dolmar altiĝas je ĉ. 7,5 km nordeoste de la kerno de la urbo Meiningen kaj etendiĝas ĉefe sur la teritorio de la ĉ. 2 km sude de la pinto situanta vilaĝo Kühndorf. Norde de Dolar estas Christes, eoste Schwarza, sudueste Helba kaj Utendorf, kies teritorio estas ĝis la pli malsupraj partoj de la monto, kaj finfine de Metzels (nordueste). Nordeoste de Dolmar fluas la per Diemerau nutrigita kaj disde Christes alfuanta Christeser Wasser kiu enfluas je Schwarza. Tiun laste menciitan fluon estas alflata de la suoeostflanke de la monto fontanta Moosbach]. Sudueste de la monto fluas tra Helba la samnoma rivero. Nordueste fontas apud Metzels rojo fluonta tra Drachental-valo kaj alfluonta al Wallbach. Helba kaj Wallbach estas alfluantoj al la iomete ueste de Dolmar-monto fluanta Werra. Sur Dolmar situas la naturprotekta zono Westhang des Dolmar

Historio[redakti | redakti fonton]

Entombaj trovitaĵoj el la Bronza epoko atestas fruan setliĝon (200-100 a.K.); tio validas ankaŭ por spuroj de ringmuraĵoj, kies videblaj restaĵoj rangas inter la plej grandaj kaj gravaj keltaj surgrundmonumnentoj de la eksa GDR. Sur la monta uesta flanko situas la forlasita loko Dolmar. En 1927 la inventisto Emil Lerp testis la tutmonde unuan motorsegilon (tipo A); baldaŭ poste estiĝis la entrepreno Domar s.r.l.. En 1967 la zono forbaritis fare de la Ruĝa Armeo pro uzo kiel armea spaco. Manifestacie grimpis lokuloj en la jaro 1990-a sur la daŭre okupita monto por postuli tujan hejmenirado de la sovetianoj. Tio okazis en aŭgusto 1991. Ĝis la komenco de la 1990-a jaroj ekspluatitis surloke bazalto por stratkonstruado. Pro la grandaj kvantoj la ekzisto de la monto endanĝerigitis; la kvereloj inter utiligo de la krudaĵoj respektive savo de la monto daŭris ĝis 1990. Multaj amikoj ankaŭ peticie kaj subskribkolektante engaĝiĝis pri la konserviĝo de Dolmar.

Ĉasista domo kaj Charlottenhaus-kabano[redakti | redakti fonton]

En 1668 duko Maŭrico (Saksio-Zeitz) starigis ĉastistan kasteleto; ĝin detruis en 1726 postfulmobata fajro. En 1882 la societo Thüringerwald-Verein (sekcio de Meiningen konstruis sur la ruinaj kelaj fundamentoj de la iama ĉasista domo la kabanon Charlottenhaus. Ĝi portas la nomon de la edzino de duko Bernardo la 3-a (Saksio-Meiningen), Charlotte von Preußen. Inauĝuro solena estis en la 10.9.1882; la poeto Rudolf Baumbach dediĉis al tiu ĉi festo sian kanton Frisch auf, Kameraden. Baldaŭ poste la kabano pligrandigitis; nova inaŭguro okazis en la 18.5.1890. Inter la jaroj 1931 kaj 1933 iĝis nova pligrandigo, kun inaŭguro en la 1.7.1933.

Post la Dua mondmilito tranprenis la GDR-porjunularorganizaĵo Gesellschaft für Sport und Technik (GST) la domon. La ejo, kiu servis kelkajn jarojn kiel glisflugo-lernejo kaj tranoktejo por glisfluglernantoj. Oni ankaŭ metis ardezon sur la domo. La tuto vandalisme damaĝitis. Post la fondo de Dolmar-societo (Dolmarverein) faritis speco de ĉaleto por al societanoj. En decembro 1996 ekis la konstruo de la nuna domo sur la fundamentoj de Charlottenhaus-kabano. En Inaŭguro estis en la 1.5.2000; hodiaŭ troviĝas ene monta gastejo Charlottenhaus kun tranoktejo eta kaj belvedera tureto. La menciita societo fonditis en la 7.4.1990 en Christes; ĝia ĉefa celo estas la perfektigo de alloga ekskursocelo. Jen listo de konataj migradopadoj tuŝantaj Dolmar-monton:

  • Keltenerlebnisweg (254 kmm Meiningen–Dolmar–Bad Windsheim)
  • Rennsteig-Dolmar-Weg (110 km; Dolmar–Oberhof–Schleusingen–Dolmar)
  • Rhön-Rennsteig-Wanderweg (89 km; Wasserkuppe–Dolmar–Oberhof)
  • Dolmarrundweg (50 km; ĉirkaŭ Dolmar)
  • Schmalkalder Weg (30 km; Meiningen–Dolmar–Schmalkalden).

La vojo plej rekta pinten kondukas disde Kühndorf; sed eblas iri tien ankaŭ tra Armlöcher disde Utendorf aŭ tra Drosselleite disde Metzels kaj Christes. Dum bonaj veterkondiĉoj eblas vidi ĝis la kresto de Turingia Arbaro kun la montoj Großer Beerberg, Schneekopf kaj Großer Inselsberg, okcidenten en la Werra-valon kun Meiningen centre kaj suedesten/esten ĝis Rhön kun la montoj Wasserkuppe, Heidelstein kaj Kreuzberg. Sduden malkovreblas Grabfeld kun Gleichberge. Topografie Dolmar jam de la malproksimo bone vidatas. Sur ĝin bone oni povas spekti disde altebenajĝo ĉe Dreißigacker. Disde la aŭtoŝosea parkejo Dolmar (oriente de la ponto Rotes Tal) oni spektas sur la monton kaj Kühndorf kun burgo de la Malta Ordeno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bone atingeblas Dolmar tra la aŭtoŝoseo A 71 de la elirejo Meiningen-Nord (poste tra federacia strato B 19 kaj la distrikta strato K 581. En Kühndorf komenciĝas la mallarĝa Dolmar-strato finfarita en 2002. Glisflugado eblis ekde 1927 ĝis 1967; tiam la sporto malpermesitis pro proksimeco troa al la landlimo kun Okcidenta Germanujo. Alternativo estis flugkampo apud Suhl-Goldlauter.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]