Dolmeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej granda dolmeno de Nederlando en Borger

Dolmeno estas ŝtonĉambro konsistanta el grandaj starantaj ŝtonoj (t.e. migraj blokoj) kovritaj de slabegoj. Per pli malgrandaj ŝtonoj oni ofte, sed ne ĉiam, faris enirejon je la flanko. La tuto estis kovrita per tero, tiel ke ekestis fortika altaĵo.

Dolmeno devenas de la bretona: "taol" (kies prononco estas [taol]) signifas "tablo", kaj "maen" (kies prononco estas [mɛn]) signifas "ŝtono". La vorto estis enkondukita en la arkeologia uzo fare de Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne.

Laŭ Francisko Azorín dolmeno estas Megalita monumento konsistanta el horizontala platŝtono sur aliaj starigitaj ŝtonegoj; ĝi ŝajnas gigantan araon.[1] Kaj li indikas etimologion el kelta dol + men (tablo ŝtono). Li referencas ankaŭ la terminon Hemidolmeno kiel Megalita monumento formita per du ŝtonegoj unu el ili klinapogita sur la alia.[2]

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Dolmenoj estas konstruitaj el grandaj ŝtonoj, kiujn portis dum la glaciepoko la tiamaj glaceroj el la nordo suden kaj rondigis. Tipaj dolmenoj konsistas el grandaj starigitaj ŝtonoj, sur kiuj kuŝas plata slabego; la plata slabo kutime estas pli granda kaj peza ol la starigitaj ŝtonoj. La slabego ofte elstaras flanken preter la staraj ŝtonoj kaj tiel donas al la konstruaĵon tabloforman aspekton. Tial oni iam interpretis dolmenojn kiel ofertablojnaltarŝtonojn. La staraj apogoŝtonoj kutime estas proksimaj unu al la alia kaj formas ortangulajn, trapezoidajn, alispece poligonajn, aŭ rondajn ĉambrojn. Pli malfruaj konstruaĵoj ne malofte konsistas el multaj malpli grandaj ŝtonoj anstataŭ unupecaj staraj ŝtonegoj. Multaj dolmenoj estis kovritaj de tera monteto, kiu malebligis aliron antaŭ ol oni trovis ilin. Post forigo de la tero, nur malmultaj montriĝis fermitaj.

Nuntempe dolmenoj ofte konsistas nur el liberaj ŝtonegoj, dum la malpli grandajn ŝtonojn antaŭ longe la loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo forportis kaj uzis por konstrui limmurojn, bienbestejojn, homajn domojn, ktp. Nur malofte la ŝtonegoj elstaras el ĉirkaŭŝutita monteto aŭ estas tute kovritaj per ŝtona aŭ tera monteto, kiel en sia origina kondiĉo.

Tipologio kaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Dolmeno (Dysse) proksima al Vinstrup, Nørhald, Danujo
Dolmeno en Reinfeld, Ŝlesvigo-Holstinio

La nomo dolmen estis enkondukita al arkeologio de la franco naskita en Bretonujo Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne (1743–1800).

En pluraj kazoj ŝtonega tombejo havas plurajn, inklude flankajn ĉambrojn (ekzemple Mané Groh). Ĉambroj kun flanka alirejo estas nomataj koridoraj tombejoj, kvankam la distingo de aliaj specoj ne estas unuece difinita.

Ofte la apogoŝtonoj staras tiel proksimaj unu al la alia, ke la tabloforma aspekto ne vidiĝas kaj kvazaŭ ĉambro estas formita. Multaj trovaĵoj en Bretonujo kaj suda Francujo aspektas kiel koridoroj kaj nomiĝas galeritomboj.

En Skandinavio oni nomas ŝtonegajn konstruaĵojn kun pluraj ortostatoj (apogoŝtonoj) kaj unu aŭ pluraj plataj slabegoj dolmen. En Danujo oni uzas la vorton dyssestendysse en Svedujo döse kaj en Portugalujo antamámoa. En multaj landoj oni limigas la nomon dolmen al konstruaĵoj kun nur unu slabego.[3] Danoj distingas longajn dolmenojn (langdysse), rondajn dolmenojn (runddysse), grandajn dolmenojn (stordysse) kaj koridorajn tombejojn (jættestue). "Longa dolmeno" (langdysse-döse) estas la nomo uzata en Skandinavio por dolmenoj kuŝantaj en longa tombomonto, distinge de rondaj dolmenoj en ronda aŭ poligona kovraĵo. En Francujo oni nomas dolmen ĉiajn ŝtonegajn kolektivajn tombejojn.[4] La dolmenoj de la Funelpokalkulturo en Germanujo laŭ Sprockhoff kaj Ewald Schuldt estas dividitaj en pradolmenojn (Urdolmen), ortangulajn dolmenojn (Rechteckdolmen, laŭ Ekkehard Aner), plivastigitajn dolmenojn (erweiterter Dolmen, laŭ E. Schuldt), grandajn dolmenojn (Großdolmen) poligonajn dolmenojn (Polygonaldolmen), kaj koridorajn tombejojn (Ganggräber).

Multaj ŝtonegaj tombejoj, kiuj ne estas tipologie dolmenoj, tamen estas nomataj tiel de la popolo kaj povas havi la vorton en sia oficiala nomo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Sciencistoj opinias, ke dolmeno estis prahistoria tomboĉambro. Tio tamen ne estis science pruvita, ĉar skeletoj aŭ homaj restaĵoj el tiu epoko ne estis trovitaj. La kaŭzo estas la stato de la grundo: skeletoj povas tute perei en ĝi. Tamen oni trovis grandan nombron da potoj kaj objektoj en preskaŭ ĉiuj dolmenoj. Ĉi lasta povus indiki ke dolmenoj estis uzataj kiel tombejo. Eble dolmenoj havis religian signifon por ĉi tiuj homoj kaj funkciis kiel sanktejoj.

Etendo[redakti | redakti fonton]

La dolmenoj estis konstruitaj en la ŝtonepoko, antaŭ ĉirkaŭ 5000 jaroj, de popoloj kiuj estas indikataj per la kolektiva nomo Funelpokalkulturo. La nomo estas derivita de la formo de ilia vazaro. Tiuj popoloj verŝajne ne konsistis el homogena grupo pro la granda regiono de disvastiĝo. Pri la historio de tiu popolo tre malmulte estas konata.

Dolmenoj kaj kompareblaj, de homoj faritaj, strukturoj troviĝas en la tuta Nord-okcidenta Eŭropo de Portugalio ĝis Danio kaj en Britio kaj Irlando. Kelkaj estas je la interno provizitaj per epigrafoj aŭ ornamaĵoj kiuj estas ĉizitaj en la ŝtono.

En Germanio la dolmenoj estas nomitaj tomboj de gigantoj.

Similaj tombejoj troviĝas je pluraj lokoj en la mondo, kaj oni diras ke Koreio havas duonon de la mondtotalo sur sia teritorio, konstruitaj en la 1-a jarmilo a.K.. La dolmeno en Ganghwa estas norda tipo, tabloforma dolmeno kie oni okazigis prapatrajn ritojn. La plej granda dolmena ŝtono troviĝas en Suda Koreio, kaj mezuras 2,6 × 7,1 × 5,5 metrojn.

Dolmenoj troviĝas ankaŭ en Sirio sur la Golana Altaĵo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 58.
  2. Azorín, samloke.
  3. Vicki Cummings: Dolmen En: Encyclopædia Britannica. alirita 3-an de januaro 2012. (angle)
  4. Urs Schwegler, Chronologie und Regionalität neolithischer Kollektivgräber in Europa und der Schweiz. Hochwald Librum 2016, 265. ISBN 978-3-9524542-0-6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

ReVo  Dolmeno en ReVo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe YouTube