Horní Krupá (Ralsko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dolní Krupá (Ralsko))
Estas ankaŭ Horní Krupá.
Horní Krupá
germane Ober Krupai
vilaĝo
Horní Krupá de ŝoseo II/268
Oficiala nomo: Horní Krupá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Ralsko
Historia regiono Bohemio
Domoj 13 2011
Situo Horní Krupá
 - koordinatoj 50° 33′ 13″ N 14° 51′ 05″ O / 50.55361 °N, 14.85139 °O / 50.55361; 14.85139 (mapo)
Katastro 6,87 km² (687 ha) Horní Krupá
Loĝantaro 41 (2021)
Denseco 5,97 loĝ./km²
Tabulo Jizera tabulo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Krupá (Ralsko)
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Krupá estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Ralsko. Ĝi troviĝas proksimume 5 km sudoriente de Kuřívody sur la limo de la distrikto kaj la regiono mem. Estas ĉi tie registritaj 13 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 41 loĝantoj.

Horní Krupá (germane Ober KrupaiOber Gruppei kaj Hořeni Gruppa) estas ankaŭ nomo de pereinta municipo en la sudorienta parto de la eksa armea spaco Ralsko, situinta proksimume 3 km nordnordokcidente de la nuntempa setlejo survoje pli supren tra la krupa valo (50° 34′ 48″ Nordo 14° 50′ 14″ Oriento / 50.5801261 °N, 14.8373444 °O / 50.5801261; 14.8373444 (mapo)).

Nuntempa setlejo[redakti | redakti fonton]

Horní Krupá estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,87 km². La nomo estis transprenita de la pereinta devena setlejo. Post la estiĝo de urbo Ralsko falis sub la urbon malpli granda parto de la municipo Dolní Krupá, kaj tiu estis pli poste (en la jaro 2010) alinomita je Horní Krupá, malgraŭ ke ĝi situas alie ol la devena setlejo kaj komunan ĝi havas nur parte rekovrantan katastran teritorion kun la devena, kiu estis ankaŭ Horní Krupá, sed ĝi havis proksimume 2x pli grandan areon. La nuntempa vilaĝo ĝi etendioĝas apud la okcidenta limo de ŝoseo II/268. Sur tiu ĉi ŝoseo inter Horní kaj Dolní Krupá situas trafika markigo de limo inter Regiono Liberec kaj Mezbohemia regiono. El Horní Krupá kondukas ŝoseo ankoraŭ al nordokcidento (ĝis tute pereinta municipo Jezová), sed kien estas malpermeso de enveturado de motorveturiloj.

Historia setlejo[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de bieno en la eksa Horní Krupá

La pereinta municipo surrande de sudeta regiono estis proksimume tri kilometroj longa kaj ĝi situis en mallarĝa valo, kiun diversloke borderas krutaj rokdeklivoj. Laŭ bazplano de la konstruareo temis pri arbare-agrikultura vilaĝo. Eblas diri, ke Horní Krupá havas el ĉiuj tute pereintaj setlejoj en Ralsko plej multe restaĵoj de loĝigo. La ruinoj de domoj kun apudaj keloj borderas ambaŭflanke vojon, kiu kondukis tra la municipo. La municipon kreis plejparte bienoj kaj mastrumaj konstruaĵoj, kiuj situis ĉirkaŭ la vojo, sed ankaŭ sur ĉirkaŭaj deklivoj. Al Horní Krupá apartenis domaroj: Krupský dvůr kaj arbaristejo Šlapka.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezepoko la municipo apartenis sub senjorujon de Berkové z Dubé. Berkové ĉi tie lasis establi du kamparanajn kortojn, en kiujn devis transloĝiĝi germanaj domaristoj. Dum la tridekjara milito estis ambaŭ ĉi tieaj kamparanaj kortoj kaj la municipo mem dezertigitaj, sed pli poste denove rekonstruitaj. En la supra parto de municipo, en apudrivera ebenaĵo nomata Žlábek, estiĝis tiam nomigo Sveda tombejo, kiu rememorigas tiaman epokon. En la tuta municipo konserviĝis plimulto de hakitaj grejsaj spacoj, kiuj estas tio plej signifa, kion pruvas la eksan loĝigon.

Memoriga tilio en Krupský dvůr

Proksime de la municipo norden troviĝis bieno Krupský dvůr (esperante: Krupa korto).[1] Tiu ĉi bieno havis grandajn mastrumajn kaj loĝigajn spacojn. Ĝis hodiaŭaj tagoj konserviĝis ruinoj de perimetraj muroj, ĝis kelke da metroj altaj. En la korto krestas de ŝtato protektata tilio, kies aĝon oni taksas je 350 jaroj. Apud la tilio estas per paneloj kovrita profunda puto. Sub la ruinoj de la loĝkonstruaĵoj troviĝas ampleksaj keloj. Proksimume 1 kilometro oriente de Krupský dvůr, en la rokoriĉa valo Žlábek, situis valenstejna arbaristejo nomata Šlapka, el kiu restas ĝis hodiaŭ ruino. Proksime estas daŭra malgranda lageto kaj en rokmuro karakteriza hakita kelo.

Post la jaro 1945 kaj ellandigo de la germana loĝantaro la municipo estis enmembrigita en la soldatan ekzercejon Ralsko kaj parte neniigita. Sur la valaj terasoj ĉirkaŭ la eksa municipo estis establitaj soldataj ekzercejoj kaj tendaro (tiu en 1990-aj jaroj, ankoraŭ detruote la restintaj kazernaj dometoj, servis dum filmado de kelkaj sekvencoj de televida serio Zdivočelá země kaj filmo Bumerang). Post alveno de la Soveta armeo post la jaro 1968 la municipo estis egaligita kun la tero kaj uzata kiel tankodromo. En la jaro 2010 estis sur loko de eksa soldata tendaro sur plataĵo oriente super la eksa municipo konstruita kaj trafikigita parto de fotovoltaika elektrejo Ralsko Ra 1.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869795
1880742
1890721
1900655
1910616
1921614
JaroLoĝantoj
1930574
1950530
19610
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
200163
201148
202141

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]