Domajna nomo
Domajna nomo estas la Interreta nomo de komputilo. Propra nomo de la komputilo estas de komenco de la domajna nomo ĝis la unua punkto (" . "). Tio kio estas post la unua punkto estas nomo de domajno al kiu la komputilo apartenas.
Ekzemple:
- "eo.wikipedia.com": komputilo "eo", domajno "wikipedia.com";
- "groups.yahoo.com": komputilo "groups", domajno "yahoo.com".
Reta programo -- TTT-legilo, retpoŝtilo, ktp -- tradukas la nomon al uzebla IP-adreso por komuniki kun la komputilo tra la reto. La nomo estas tradukata per DNS.