Dorlotbesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dombesto)
Hundoj

Dorlotbesto [1] estas besto tenata ĉefe por plezuro (sporto, propra ĝuo, dorlotado). Plejmulto da dorlotbestoj (kiel hundoj kaj katoj) estas aldomigitaj per tenado kaj bredado fare de homoj dum multaj generacioj. Sed eĉ sovaĝa besto vivanta ne libere sed en hejmo povas esti dorlotbesto. Hejmbesto estas preskaŭ sinonimo de dorlotbesto, sed foje distingata[2] laŭ la kriterio, ke hejmbesto estas nur besto, kiu loĝas en la hejma domo de homo (do ĉevalo povas esti dorlotbesto, sed samtempe ne hejmbesto), kaj dorlotbesto estas nur besto, kun kiu homo interagas dorlote (do fiŝo aŭ servobesto povas esti hejmbesto, sed samtempe ne dorlotbesto). Dombesto [3] estas besto, kiu ial ajn loĝas kun homoj, t.e. dorlotbesto, hejmbesto, aŭ utilbesto (ekzemple bovoj, porkoj, parte ĉevaloj) tenata en bieno por agrikultura uzo.

Ĉefe infanoj ŝategas havi dorlotbeston. Sed flegado de besto dum ĝia tuta vivtempo ofte estas tasko kiun infanoj ne kapablas fidinde kaj daŭre plenumi, kaj de necesas ke plenkreskuloj transprenu tiun taskon. Do necesas bone priprensi antaŭ ol havigi al si dombeston. Ili ja ne estas anstataŭigo de ludiloj. Necesas klarigi al infanoj, ke alveno de dombesto signifas respondecon por la besto. Aldone oni ofte miskalkulas la kostojn de tenado de dorlotbestoj, ĉefe la bestkuracistajn. Pro tiuj kaj aliaj kialoj, en Eŭropo, ĉiujare dum la ferioj, multaj dombestoj estas tutsimple forlasitaj sur la aŭtovojoj.

Kontraste dorlotbestoj aŭ dombestoj povas ankaŭ utili al posedantoj kaj havigi ekonomie kalkuleblajn profitojn. Ekzemple hundoj gvardias kaj protektas, katoj mortigas kaj forigas malprofitajn bestojn kiajn musojn kaj ratojn, kantobirdoj, kiel kanarioj, distras kaj kreas agrablan hejmetoson, akvariaj fiŝoj havigas trankvilevcon en la hejmo ktp.

Psikologio de tenado de hejmbestoj[redakti | redakti fonton]

La tenado de dorlotbestoj motivas psikologian distingon inter ili kaj aliaj dombestoj, kiujn en la sama kulturo oni mortigas kaj manĝas. En la okcidenta kulturaro, kie la homoj plejparte ne spektas bestan agrikulturon proprokule, oni ofte havas realisman ideon pri la mensaj kapabloj nur de hejmbestoj, dum manĝobestojn oni subtaksas aŭ tute evitas pensi pri ili. En kulturoj kie bredado kaj buĉado estas pli videblaj, oni ŝajne agnoskas pli konscie la arbitrecon kaj malstabilecon de la distingo inter hejmaj kaj aliaj bestoj. Krome, oni foje konsideras dorlotbestojn kiel amuzilojn por infanoj, maltaŭgajn por plenkreskuloj.[4]

Foje oni rimarkas, ke la termino "dorlotbesto" povas enhavi ioman negativan konotacion; certe la difino en PIV de la verbo "dorloti" estas Agi kun iu tro kareseme k tro indulge, kie evidentas la uzado de la negativa vorto "tro".[5] Tiukadre oni povas ĉirkaŭkalkuli la malekvilibron inter la profitoj kiujn la dorlotbestoj havigas kaj la profitoj kiujn ili ricevas pro la kunvivado kun homoj.

Efikoj al homa sano[redakti | redakti fonton]

Homa paro kun hejma hundo.
Homo kaj hundo kurantaj kune sur la strando de Carcavelos, Portugalujo.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la publiko kaj iuj sciencistoj kredas, ke hejmbestoj verŝajne havas avantaĝan efikon al la mensa kaj korpa sano de iliaj prizorgantoj;[6] komuniko de NIH en 1987 singarde argumentis, ke havataj datumoj estis "sugestaj" pri signifa avantaĝo.[7] Lastatempa malkonsento estas farita de esploro de la usona pensfabriko RAND Korporacio en 1987, laŭ kiu, almenaŭ ĉe infanoj, la havo de hejmbesto ne havis statistike signifan avantaĝon por korpa aŭ mensa sano; anstatataŭe, laŭ la esploro, infanoj kiuj jam havis bonan ŝancon de sano pli ofte akiris hejmbeston.[6][8][9] Longadaŭraj hazardaj testoj por solvi la demandon estus kostaj aŭ malfacile fareblaj.[7][9]

Observitaj korelacioj[redakti | redakti fonton]

Hejmbestoj eble stimulas siajn prizorgantojn, precipe maljunulojn, havigante al ili iun kiun ili povas prizorgi, kun kiu ili povas ekzerci sin, aŭ kiu povas helpi ilin resaniĝi post korpe aŭ mense malfeliĉa pasinteco.[7][10][11] Besta akompano povas helpi por ke homo konservu akceptindan nivelon de feliĉo malgraŭ emociaj simptomoj kiel anksiodeprimo.[12] La ĉeesto de hejmbesto povas helpi por ke homo atingu celojn por sia sano, ekzemple malpli altan sangopremon, aŭ malpli altan streĉon.[13][14][15][16][17][18] Ekzistas indikoj, ke ĉeesto de hejmbesto povas helpi, por ke la vivo de homo estu pli longa kaj sana. En esploro en 1986 pri homoj enmalsanulejigitaj pro korarteria malsano, ene de jaro mortis 11 el la 29 kiuj ne havis hejmbeston, kompare al 3 el la 52 kiuj havis.[11] Hejmbesto ankaŭ signife malpliigis trigliceridojn kaj tial ankaŭ riskon de kormalsano ĉe maljunuloj.[19] Esploro de la usona Nacia Instituto pri Sano trovis, ke prizorgantoj de hundoj havas malpli grandan riskon morti pro koratako ol aliaj homoj.[20] Ekzistas ankaŭ indikoj de avantaĝa efiko kontraŭ demenco.[21] Laŭ aliaj esploroj, sano eble estas antaŭbezono por prizorgo de hejmbesto, ne ĝia efiko.[22] Foje la sano de handikapito ricevas avantaĝon de la servado de trejnita hundo, ekzemple gvidhundo por vidhandikapito aŭ besthelpata terapio (BHT), ekzemple terapia rajdadoĉevalterapio, ĉe iuj aliaj perturboj.[7][23]

Kutimaj dorlotbestoj[redakti | redakti fonton]

Nekutimaj dombestoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dorlotbesto en ReVo [1]
  2. Dorlotbesto en ReVo [2]
  3. Dombesto en vortaro.net [3]
  4. Hanh Nguyen. 2019. Tongue Tied: Breaking the Language Barrier to Animal Liberation. New York: Lantern Books. 15-17.
  5. PIV NPIV Alirita la 5an de Septembro 2023.
  6. 6,0 6,1 "Pets are a kid's best friend, right? Maybe not, study says (angle: Dorlotbestoj estas la plej bona amiko de infano, ĉu ne? Eble ne, studo diras)", The Philadelphia Inquirer.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 The Health Benefits of Pets. US Government National Institute of Health. Alirita 25-a de decembro 2006.
  8. "Pets Are Good For Us—But Not in the Ways We Think They Are", National Geographic, 25-a de novembro 2017.
  9. 9,0 9,1 Largest-Ever Study of Pets and Kids' Health Finds No Link; Findings Dispute Widely Held Beliefs About Positive Effects of Pet Ownership (angle). RAND Korporacio. Alirita 27-a de decembro 2017.
  10. . Therapy Dogs in the Long-Term Health Care Environment. Arkivita el la originalo je 6-a de majo 2012. Alirita 27-a de aprilo 2012.
  11. 11,0 11,1 Whiteley, Ellen H., "The Healing Power of Pets", The Saturday Evening Post, paĝoj 2–102. Academic Search Elite. EBSCOhost. Polk Library, UW Oshkosh
  12. (2016) “Preserving Subjective Wellbeing in the Face of Psychopathology: Buffering Effects of Personal Strengths and Resources”, PLOS One 11 (3), p. e0150867. doi:10.1371/journal.pone.0150867. 
  13. (2005) “Volunteer Pets”, Prevention 57 (4), p. 176–78. Alirita 5-a de novembro 2006..  Academic Search Elite. EBSCOhost. Polk Library, UW Oshkosh
  14. (1-a de oktobro 2001) “Pet ownership, but not ace inhibitor therapy, blunts home blood pressure responses to mental stress”, Hypertension 38 (4), p. 815–20. doi:10.1161/hyp.38.4.815. 
  15. (oktobro 2001) “Presence of a pet dog and human cardiovascular responses to mild mental stress”, Clinical Autonomic Research 11 (5), p. 313–7. doi:10.1007/BF02332977. 
  16. Wilson, Cc (oktobro 1987). “Physiological responses of college students to a pet”, The Journal of Nervous and Mental Disease 175 (10), p. 606–12. doi:10.1097/00005053-198710000-00005. 
  17. Koivusilta, Leena K. (2006). “To Have or Not To Have a Pet for Better Health?”, PLOS One 1 (1), p. e109. doi:10.1371/journal.pone.0000109. 
  18. (oktobro 1988) “Cardiovascular effects of human–pet dog interactions”, Journal of Behavioral Medicine 11 (5), p. 509–17. doi:10.1007/BF00844843. 
  19. Dembicki, D and Anderson, J. 1996. Journal of Nutrition in Gerontology and Geriatrics. 15(3), p. 15-31.
  20. . Want to Reduce Risk of Heart Disease? Get a Pet (8-a de julio 2010). Arkivita el la originalo je 27-a de marto 2013. Alirita 27-a de aprilo 2012.
  21. Friedmann E, Galik E, Thomas SA, Hall PS, Chung SY, McCune S. Evaluation of a Pet-Assisted Living Intervention for improving functional status in assisted living residents with mild to moderate cognitive impairment. American Journal of Alzheimer's Disease and Other Dementias.2015:30(3):276-289
  22. (jan–feb 2005) “Pet Ownership and Health in Older Adults”, Gerontology 51 (1), p. 40–47. doi:10.1159/000081433. 
  23. . The Free Dictionary By Farlex. Alirita 27-a de aprilo 2012.