Domenico Criscito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Domenico Criscito en 2011

Domenico Criscito (prononco [doˈmeniko ˈkriʃʃito]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  30-an de decembro 1986(nun 1986-12-30) en Cercola, provinco Napolo, do nun estas 30-jara. Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la rusia klubo Zenit Sankt-Peterburgo.

Krome Domenico Criscito ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-17-, sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj de sub-23-jaruloj.