Domenico Fontana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Domenico Fontana.

Domenico Fontana (Melide, Svislando, 1543 - Napolo, 1607) estis svis-itala arkitekto de la malfrua renesanco. Li naskiĝis en Melide, en la kantono Tiĉino, proksime al la Lago de Lugano, teritorio nuntempe apartenanta al Svislando. Li vojaĝis al Romo, antaŭ la morto de Mikelanĝelo (1564), kie li realigis profundajn studojn de la antikva arkitekturo kaj de tiu epoko, kaj iĝis konfidenculo de la kardinalo Montalto, kiu en 1585 estis elektita Papo sub la nomo Siksto la 5-a. Li mendis al li en 1584 la konstruadon de la Siskta Kapelo en la Baziliko Sankta Maria la Granda, kiu ne devus esti konfuzata kun la samnoma kapelo situanta en la Vatikana Palaco de la Vatikanurbo.

Por la sama kardinalo, Fontana konstruis la Palacon Montalto, proksime de la baziliko. Post la nomumado kiel papo, Siksto la 5a nomis lin arkitekto de la Baziliko Sankta Petro. En tiu mendo, li aldonis la lanternon de la volbo kaj sugestis la plilongigon de la interno en navo bone difinita.

Plejgrave estas la modifoj kiujn li realigis en la Baziliko Sankta Johano de Laterano (1586), kie li aldonis en la galerio de la norda fasado ampleksan duoblan arkon kaj la duetaĝan portikon de la "Sankta ŝtuparo". La aparta ŝato pri arkoj konstituas unu el la fundamentaj karakterizoj de la arkitekturo de Domenico, kiu kun sia frato Johano, translokigis tion al la dizajno de fontanoj, speciale la Fontana dell'Acqua Paola, aŭ la Fontana di Termini.