Dometo de Petro la 1-a
Dometo de Petro la 1-a | |||
---|---|---|---|
Домик Петра I | |||
Ĝenerala vido
| |||
konstruaĵo vidindaĵo | |||
Lando | Rusio | ||
Situo | Sankt-Peterburgo | ||
Urbo | Sankt-Peterburgo | ||
Adreso | Petrovskaja nabereĵnaja, 6 | ||
Konstrustilo(j) | rustika arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1703 | ||
Malfermo | 1703 | ||
Koordinatoj | 59° 57′ 12″ N, 30° 19′ 51″ O (mapo)59.953330.3308Koordinatoj: 59° 57′ 12″ N, 30° 19′ 51″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | rusmuseum.ru | ||
La Dometo de Petro la 1-a estas la unua konstruaĵo en Sankt-Peterburgo, la hejmo de caro Petro la 1-a en la periodo de 1703 ĝis 1708. Ĉi tiu malgranda ligna domo kun areo de 60 m² estis konstruita de soldatoj ĉarpentistoj proksime de la Triunua placo en nur tri tagoj - de la 13-a de majo (la 24-a de majo), 1703 ĝis la 15-a de majo (la 26-a de majo), 1703.[1] Ĉi tie la 16-an de majo (27-an de majo) okazis festo okaze de aneksado de teroj kaj fondiĝo de nova urbo. Laŭ alia versio, oni uzis svedan domon, translokigitan de la urbo Nyen, kontraŭflue de Neva. La meblaro ankaŭ estis rapide akirita loke kaj estas karakteriza por la meblaro de la hejmo de sveda metiisto.
En 1930, muzeo estis malfermita en la domo, elmontrante artefaktojn de tiu epoko kaj originajn havaĵojn de Petro mem. Nun en 2024, ĝi estas branĉo de la Rusa Muzeo.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Ligna domo de la caro
-
Interno de la domo de la caro
-
Busto de Petro la 1-a antaŭ la konstruaĵo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Домик Петра I (материал из книги В. Нестерова «Знаешь ли ты свой город?»). Arkivita el la originalo je 2013-04-20. Alirita 2017-07-07 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|