Domina teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Domina teologio (ankaŭ konata kiel dominionismo) estas aro de kristanaj politikaj ideologioj, kiuj celas starigi ŝtaton regatan de kristanoj kaj bazitan sur siaj propraj komprenoj de la biblia juro. Varias la gradoj de tia rego kaj manieroj atingi regan aŭtoritaton. Ekzemple, domina teologio povas inkludi juron bazitan sur kristanismo, sed ne nepre rekomendas la mosean juron kiel la fundamenton de la registaro. La etikedo estas aplikata unuavice al grupoj de kristanoj en Usono.

Eminentaj adeptoj de ĉi tiuj ideologioj estas alie teologie diversaj, inkludante kalvinisman kristanan rekonstruismon, romkatolikan integralismon, karismecan/pentekostalan "Regnon Tuj"-teologion, novapostolan reformaciismon kaj aliaj. Plejparto de la nuntempaj movadoj nomataj domina teologio estiĝis en la 1970-aj jaroj el religiaj movadoj asertantaj kristanan naciismon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]