Domingo Martínez de Irala
Domingo Martínez de Irala | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1509 en Bergara |
Morto | 1-an de januaro 1556 (47-jaraĝa) en Asunciono |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio |
Familio | |
Infano | Isabel de Irala (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo colonizer (en) |
Domingo Martínez de Irala (doˈmiŋɡo maɾˈtineθ ðejˈɾala; ĉ. 1509 Bergara, Gipusko – ĉ. 1556 Asunciono, Paragvajo) estis hispana-eŭska konkistadoro.
Li forveturis al Ameriko en 1535 kiel membro de la ekspedicio de Pedro de Mendoza kaj partoprenis en la fondo de Bonaero. Li sekve esploris la riverojn Paranon kaj Paragvajon kune kun Juan de Ayolas kaj komandis la postgvardion, kiam la antaŭgvardio de Ayolas estis detruita de la pajagvaj triboj.
La kolonio estis ricevinta de Karlo la 5-a la rajton elekti sian propran komandanton en tiaj cirkonstancoj, kio estis unika kazo en hispana Ameriko[1][2] kaj en aŭgusto 1538, de Irala estis elektita fare de la konkistadoroj kiel Ĝenerala Kapitano de la Gubernio de la Plata-Rivero.
En 1539, li komencis transloki la loĝantojn de Bonaero al Asunciono, kaj la urbo estis forlasita en 1541.
Li superis la oficialulon nomumitan de Karlo la 5-a, Álvar Núñez Cabeza de Vaca, kiun li revokis al Hispanio por proceso kiel perfidemulo. Kvankam Juan de Sanabria kaj lia filo Diego estis nomumitaj guberniestroj en 1547 kaj 1549, ili neniam enoficiĝis, kaj de Irala estis fine konfirmita fare de la reĝo kiel guberniestro en 1552.
Li regis forte ĝis sia morto ĉirkaŭ 1556. Dum sia regado, li konstruigis preĝejojn kaj publikajn konstruaĵojn, fondis urbojn, kaj submetis la indiĝenan loĝantaron, dividante ilin inter la kolonistoj laŭ enkomenda sistemo. Li estis sukcedita de Gonzalo de Mendoza.
Irala havis 70 gvaraniajn konkubinojn, kaj lia familia nomo okupas plurajn paĝojn en la telefonlibro de Asunciono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Abente, Diego (1989). “The Liberal Republic and the Failure of Democracy”, The Americas 45 (4), p. 525–546 (525–526). doi:10.2307/1007311.
- ↑ Rivarola, Juan Bautista (1952) La Ciudad de Asunción y la Cédula Real del 12 Setiembre de 1537: Una Lucha por la Libertad (La Urbo de Asunciono kaj la Reĝa Dekreto de la 12-a de Septembro 1537: Batalo por Libereco) A. G., Impr. Militar, Asunciono, Paragvajo, OCLC 10830133, en la hispana