Domingo de Silos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domingo de Silos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1000 (1000-01-01)
en Cañas
Morto 20-an de decembro 1073 (1073-12-20) (73-jaraĝa)
en Santo Domingo de Silos
Tombo Provinco Burgoso
Ŝtataneco Reĝlando Leono
Okupo
Okupo latinkatolika monaĥo
vdr

Domingo de Silos (Cañas, Rioĥo, 1000 - Silos, 20a de Decembro 1073) estis hispana abato de la ordeno de benediktanoj.

En la jaro 1000 naskiĝis en Cañas Domingo de Silos, kiu agadis en la loko, en la proksimeco kaj en la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla, ĝis estis elterigita disde la regno Navaro pro ordono de la reĝo García Sánchez la 3-a, "el de Nájera". Tiam li ekziliĝis al regno Kastilio kaj fondis la monaĥejon kiu nun havas sian nomon, nome la Monaĥejo de Santo Domingo de Silos, en la samnoma loĝloko de la Provinco Burgoso. Tie protektis lin la reĝo Fernando la 1-a. Pro fekunda administrado, kaj de la vivo kaj de la monaĥeja havaĵo, la abatejo prenis por la estonteco la nomon Santo Domingo de Silos. En la klostro estas lia tombo.

Gonzalo de Berceo verkis lian vivon el latinlingvaj fontoj.