Dominiko el Prusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominiko el Prusio
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1384
Morto 21-a de oktobro 1460
en Treviro
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Treviro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dominiko el Prusio (germane: Dominikus von Preußen, en la latina varie: Dominicus Prutenus, Dominicus Borussus, Dominicus Carthusianus, Dominicus Eloinus; naskiĝinta ĉirkaŭ 1384 en Elbląg apud Gdansk, mortinta la 21-an de oktobro 1460 en Trier) estis germana teologo kaj patro de la nuna formo de la rozario-preĝado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉ. la jaro 1402 li studis ĉe la universitato de Krakovo. Ĝis 1409 li estis edukisto, lernejestro kaj notaro en Görlitz, Gniezno, Prago kaj Hejdelbergo. En oktobro 1409 li aliĝis al la Kartuzio de Trier sub la prioreco de Adolfo el Asindo. En 1415 li iĝis mem prioro en la de li kunfondita Kartuzio Marienfloss apud Sierck-les-Bains (departemento Moselle). Pro sankialoj li revenis en 1421 al Trier kie li ja kontinuige verkadis kaj konsiladis la ĉefepiskopon Otto von Ziegenhain. Inter 1434-1435 Dominiko estis majstro de la novicoj en Majenco. En 1439 li iĝis posteulo de Adolfo el Asindo kiel vikario de Sankta Albano.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Homo Dei creatura
  • Liber experientiae
  • Te coeli Reginam laudamus (advento 1409)
  • Clausulae vitae Christi = Rosarium, Rosarium Beatae Mariae Virginis (ĉ. 1434-1439)
  • Corona gemaria Beatae Mariae Virginis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]