Domiziana Giordano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domiziana Giordano
Domiziana Giordano
Domiziana Giordano
Persona informo
Domiziana Giordano
Naskiĝo 4-a de septembro 1959
en Italio Romo, Italio
Lingvoj italafrancaangla vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Nov-Jorka Filma Akademio • Accademia Nazionale d'Arte Drammatica Silvio D'Amico vd
Profesio
Okupo aktorofotisto • poeto • filmaktoro • verkisto • televida produktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1982 - nuntempo
En TTT http://domizianagiordano.nova100.ilsole24ore.com/
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Domiziana GIORDANO (naskiĝis la 4-an de septembro 1959 en Romo) estas itala aktorino kaj artisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Forlasinte la arkitekturstudadon, ŝi komencas studi recitadon kaj reĝisoradon frekventante la Akademion de drama arto Silvio D'Amico, la Stella Adler Studio de Novjorko kaj la New York Film Academy.

Ŝi komencas labori en 1982 en malgranda rolo de Amici miei atto II de Mario Monicelli kaj la sekvantan jaron laboras por Andrej Tarkovskij en la filmo Nostalghia, kiu venkas la Grandan Premion de la Ĵurio en la Festivalo de Cannes. En 1987 ŝi interpretas la rolon de skizofrenia paciento en Strana è la vita de Giuseppe Bertolucci kun Diego Abatantuono kaj Monica Guerritore kaj post tri jaroj ŝi laboras kun Alain Delon en Nouvelle Vague de Jean-Luc Godard.

En 1994 aperas en la kroniko tio, ke Domiziana gastigis en sia apartamento la eskapinton de Tangentopoli Ferdinando Mach de Palmstein, kaj intertempe Neil Jordan ŝin elektas por marĝena rolo en la filmo Intervista col Vampiro, kies aktoraro estas komponita ankaŭ el Tom Cruise, Brad Pitt kaj Antonio Banderas. En la sama jaro ŝi recitas ankaŭ en la filmo Mario e il mago de kaj kun Klaus Maria Brandauer.

En 1997 ŝi estas en la aktoraro de la komedio Finalmente soli de Umberto Marino.

Intertempe Domiziana daŭras studi arton, speciale la informadikan programadon, kaj en 1998 ŝi malfermas retejon pri la video art.

En 2000 ŝi inaŭguras sian unuan ekspozicion en sia retejo, kunlaborante kun la germana artisto Reiner Stresser, ligitan al la ŝanĝebloj de la rakontado en kontakto kun la novaj teknologioj. En la sama jaro ŝi laboras en la filmo Canone inverso de Ricky Tognazzi, kaj en 2003 en Il quaderno della spesa de Tonino Cervi.

En 2004 ŝi inaŭguras sian unuan personan ekspozicion en Triesto kaj partoprenas en la Fuori Biennale de Venecio per intelekta laboro.

En 2006 ŝi aniĝas en la kvara fojo de la realeca televidserio de la itala televidkanalo Rai 2 L'isola dei famosi.

Ekde 2007 ŝi kunlaboras kun la interreta revuo Nova de Il Sole 24 Ore.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Le avventure del giovane Indiana Jones, rolo Mata Hari, reĝisoro George Lucas (1992)
  • La famiglia Ricordi, eta televidserio (1995)
  • Machinations, telefilm (Elisabeth Stadler) (1995)
  • L'Isola dei Famosi, (2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]