Domo de Boruĝerdioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Domo de Boruĝerdioj estas historia doma muzeo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis konstruita en 1857 fare de arkitekto ostad (majstro) Ali Marjam[1] por la bofilino de Boruĝerdi, riĉa komercisto.[2] La bofilino venis de la bonhava Tabatabai familio, por kiu la arkitekto konstruis la apudan Domon de Tabatabaioj plurajn jarojn antaŭe.[3][4]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La Domo de Boruĝerdioj konsistas el la biruni ("ekstero", la publika areo) kaj andaruni ("interno", la privataj kvaronoj), kiuj estas inter la ĉefaj trajtoj de tradicia loĝdoma arkitekturo de Irano, kune kun korto kun fontanohava baseno kaj du-etaĝa ejvan (balkono).[2] La ĉefa halo estas ĉapelita de ĥiŝĥan, kio estas tipo de centra kupolo. Tri 40-metrojn altaj ventkaptiloj, du super la ĉefa halo kaj unu super la enireja areo, estas ankaŭ starigitaj sur la domo.[5][6] La domo estas ornamita per stukado, vitraloj kaj spegulaĵoj kaj inkludas ankaŭ freskojn faritajn de eminenta pentristo Kamal-ol-Molk.[1][2][7]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "خانه بروجردی ها -کاشان" "House of the Borujerdi - Kashan". Tasnim News Agency (en persa). 29a de marto 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Khan-e Boroujerdi". Lonely Planet. Alirita la 20an de julio 2018.
  3. "Kashan, a Lesson in Authenticity, Architecture". Financial Tribune. 8a de februaro 2015.
  4. "خانه تاریخی طباطبایی کاشان" "Kashan's Historic House of Tabātabāʿi". Tasnim News Agency (en persa). 1a de junio 2017.
  5. Iran. John Wiley & Sons. 2012. p. 36. ISBN 978-1-119-97450-5.
  6. Radoine, Hassan (2017). Architecture in Context: Designing in the Middle East. Wiley. p. 206. ISBN 978-1-118-71985-5.
  7. Neild, Barry (10a de februaro 2017). "Most beautiful places in Iran: Photos will dazzle you". CNN.